Ruĝflugilulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heliolais)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝflugilulo
Ruĝflugilulo
Ruĝflugilulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Heliolais
Specio: 'H. erythropterus'
Heliolais erythropterus
(Jardine, 1849)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝflugilulo (Heliolais erythropterus) estas birdospecio de la familio de Cistikoledoj. Ĝi apartenas al la monotipa genro Heliolais.

Tiu specio estas 14 cm longa kaj ĉirkaŭ 12 g peza. La kapo estas grizbruna dum la beko estas nigra. Ĝi havas blankan gorĝon, flavajn krurojn kaj grizbrunan dorson. La okuloj estas brunaj. Sed la plej klara distingilo esta ruĝeca nuanco en krono, sed ĉefe en flugiloj, kio nomas la specion en esperanto kaj en la latina scienca nomo kie erythropterus devenas el du radikoj el la antikva greka kiuj signifas “ruĝa” kaj “flugilo”.

Ĝi troviĝas en Benino, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Kenjo, Liberio, Malavio, Malio, ĉefe en Mozambiko, Niĝero, Niĝerio, Senegalio, Sieraleono, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas seka savano.

La Ruĝflugilulo manĝas surgrunde insektojn kiaj papilioj, abeloj, vespoj, lokustoj kaj formikoj. Tiuj senvertebruloj estas kaptataj kutime sumfluge, mortigataj kaj manĝataj.

Tiu specio estas monogama birdo, kio signifas ke ĝi trovas partneron kaj reproduktas kun ĝi porvive. La ino demetas 2 al 3 ruĝecajn ovojn.

La neston ili konstruas alte en kanopeo kaj estas protektita el predantoj per branĉoj kaj la densa verda foliaro. Tiu specio troviĝas ĉefe en densa arbaro, kie esta Mopane-arboj. La birdo loĝas ĉeriverajn arbarojn kaj ĉe akvo kiel ĉe lagoj, akvorezervejoj kaj rojoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]