Helme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la urbeto de Estonio. Estas pliaj signifoj de la vorto, ekzemple en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio ekzistas rivereto Helme.
Koordinatoj: 58°0′57″N 25°53′12″E  /  58.01583°N, 25.88667°O / 58.01583; 25.88667 (Helme) (mapo)
Helme
urbeto
Helme castle - panoramio.jpg
ruina muro de la mezepoka kavalira kastelo
Ŝtato Estonio Estonio
Regiono Valgamaa
Municipo Helme
Koordinatoj 58°0′57″N 25°53′12″E  /  58.01583°N, 25.88667°O / 58.01583; 25.88667 (Helme) (mapo)
Loĝantaro 167 (2011)
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Estonio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Estonio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Helme (Estonia)

Helme (germane Helmet) estas malgranda urbeto (estone alevik, la adjektivo malgranda gravas ĉar alev jam estas urbeto) en suda Estonio. Ĝi apartenas al la regiono Valgamaa kaj estas la centro de samnoma municipo Helme. Laŭ la censo de 2011 en la urbeto vivis 167 loĝantoj.

La loĝloko unuafoje menciiĝis en 1329 dum litova atako al la regiono. La livonia ordeno de germanlingvaj kavaliroj tie en la unua duono de la 14-a jarcento konstruigis kastelon (germane Ordensburg Helmet), kiun tamen en 1658 detruis la armeo de la reĝlando Svedio, tiel ke de ĝi nur restas historiaj ruinoj.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Helme en auĝusto 1975 okazis la 16-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

ruinoj de la mezepoka loka kastelo