Helmi Dresen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Helmi DRESEN)
Helmi Dresen
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1892 (1892-07-04)
en Kolga
Morto 25-an de septembro 1941 (1941-09-25) (49-jaraĝa)
en Talino
Mortokialo pafvundo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Estonio
Familio
Frat(in)oj Hilda Dresen • Agnes Dresen
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr
Dresen kun Sinha Laksmiswar, 1930

Helmi Marie DRESEN [drezen] (naskita la 22-an de junio[jul.]/ 4-an de julio 1892[greg.] en Kolga; ekzekutita de la germanoj la 25-an de septembro 1941[1][2]) estis estona esperantistino. Esperantisto de 1912. Fratino de Hilda Dresen. Membro de la Lingva Komitato minimume en 1929[3].

En la 1920-aj ŝi gvidis Vortaran Komisionon ("Vo-Ko") de la loka klubo de Talino, kiu verkis vortaron Esperanto-Estonan (Esperanto-eesti sõnastik) kun ĉ. 12.000 kapvortoj (Tallinn (Reval): Esperanto-Asocio de Estonio, 1927, 240 p. presis M. Tamverk, Haapsalu, 18x12cm).

Per tradukoj ŝi kontribuis al la Estona Antologio aperinta en 1932.

Post sovietigo de Estonio Helmi Dresen iĝis urbestraranino de Tallinn. La 22-an de junio 1941 Tria Regno atakis Sovetion kaj baldaŭ ekokupis la regurbon de Estonio. Helmi Dresen, Neeme Ruus kaj aliaj esperantistoj estis arestitaj kaj mortigitaj[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Datumoj de Helmi Dresen ĉe geni.com
  2. Hans Jakob: Universala Esperanto-Asocio dum la tutmonda milito 1939–1945. En: Esperanto 39 (1946), n-ro 493 (januaro-februaro 1946), paĝoj 2–3.
  3. UEA-Jarlibro 1929, p. 31.
  4. Lins, Ulrich: La Danĝera Lingvo, p. 398
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.