Helmut Berger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmut Berger
Persona informo
Helmut Berger
Naskonomo Helmut Steinberger
Naskiĝo 29-an de majo 1944 (1944-05-29)
en Bad Ischl
Morto 18-an de majo 2023 (2023-05-18) (78-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germanaanglaitalafranca vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Edz(in)o Francesca Guidato vd
Amkunulo Luchino Visconti vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmreĝisoro vd
Aktiva dum 1964–2023 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Helmut BERGER [helmut berger], origine: Helmut STEINBERGER (naskiĝis la 29-an de majo 1944, mortis la 18-an de majo 2023[1]) estis aŭstra aktoro.

Kiel filo de hotelista familio li naskiĝis en Bad Ischl. Kvankam li ne interesiĝis pri hotelaj aferoj, li dum ioma tempo elprovis sin en tiu laboro.

Kiel 18-jarulo li transloĝiĝis al Londono, kie li vivtenis sin interalie kiel fotomodelo kaj lernis la aktoradon. Por lerni la italan lingvon li poste ekloĝis en Perugia kaj Romo. En la jaro 1964 li konatiĝis kun Luchino Visconti. Fruktedona kunlaboro kaj profunda amikeco komenciĝis. Post la morto de Visconti, en 1976, Helmut Berger travivis profundan krizon.

Ekde la 1980-aj jaroj Helmut Berger aperis ankaŭ en televidaj serioj. Li malferme parolis pri sia ambaŭseksamo. Helmut Berger mortis en Salcburgo.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Le streghe (1966)
  • La caduta degli dei (Italio, 1968)
  • Das Bildnis des Dorian Gray (Germanio/Italio, 1969)
  • Il giardino dei Finzi Contini (Italio, 1971)
  • Ludwig II (Germanio/Italio/Francio, 1972)
  • Reigen (Germanio, 1973)
  • Gruppo di famiglia in un interno (Italio/Francio, 1974)
  • The Romantic Englishwoman (Britio/Francio, 1975)
  • La belva col mitra (Italio, 1977)
  • Fantomas (franca televidserio, 1980)
  • Dynasty (usona televidserio, 1983-1984)
  • The Godfather – Part III (Usono, 1990)
  • Ludwig 1881 (1993)
  • Die 120 Tage von Bottrop (Germanio, 1997)
  • Honey Baby (2003)
  • Damals warst Du still" (Germanio, 2004)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paola-Ludovika Coriando: "La poesia del volto: ritratto di Helmut Berger attore viscontiano", ĉe: Cineforum, 452/2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]