Helmut Dietl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmut Dietl
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1944 (1944-06-22)
en Bad Wiessee
Morto 30-an de marto 2015 (2015-03-30) (70-jaraĝa)
en Munkeno
Mortokialo pulma kancero
Tombo Bogenhausener Friedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitato
Memorigilo Helmut Dietl
Familio
Edz(in)o Barbara Valentin • Veronica Ferres
Amkunulo Veronica Ferres
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro
Verkoj Schtonk!
Late Show
vdr

Helmut DIETL (naskiĝinta en la 22-a de junio 1944 en Bad Wiessee, mortinta en la 30-a de marto 2015 en Munkeno[1]) estis germana reĝisoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dietl pasigis la junajn jarojn en Munkeno kaj ekstudis, post abiturienta ekzameno kaj soldatservo, arthistorion kaj teatrosciencojn kion li baldaŭ interrompis. Praktikajn spertojn li gajnis kiel kaptoĉefo kaj reĝisorhelpanto ĉe la teatrejo Münchner Kammerspiele. Li realigis la unuajn reklamfilmetojn kaj skribis scenarojn.

Premiero kiel aŭtoro kaj reĝisoro estis en 1974 per la televida serio Münchner Geschichten, kun la legenda popolaktorino Therese Giehse en ŝia lasta rolo. En 1978/79 sekvis Der ganz normale Wahnsinn, nova serio. Sume estas ambaŭ titolo adicio de la centraj motivoj de Dietl: liaj rakontoj okazas kvazaŭ ĉiam en Munkeno kaj satire priskribas la ĉiutagan vivon kaj ties duontimetendajn ĉefpersonulojn. Der Durchdreher, por la kinejoj farita antologio el Der ganz normale Wahnsinn, honoritis en 1980 per la Germana Filmpremio (arĝenta medalo).

En la 1980-aj jaroj Dietl kreis kun la producento Jürgen Dohme kaj la verkisto kaj scenaristo Patrick Süskind du televidseriojn, kiuj jam longe taksatas klasikaj de la germanlingva televido: Monaco Franze – der ewige Stenz (1983) rakontis la aventurojn de munkena kaŝpolicano kaj amanto de multaj virinoj. La aktoro Helmut Fischer per tiu ĉi rolo havis sian plej grandan sukceson en tuta Germanlingvio. En 1986 sekvis la premiita sesparta rakonto Kir Royal pri la nekredebla vivo e munkena popularaĵraportisto kaj ĵurnalisto nome Baby Schimmerlos, ludita genie de la dramisto Franz Xaver Kroetz.

Kineja sukcesego estis Schtonk! (1992), kiu resumis la skandalon de la revuo Stern pri la laŭdiraj taglibroj de Adolf Hitler - kiuj fakte estis neaŭtentikaj. Ĝi estas miksaĵo de farso kaj satiro. Tiu ĉi filmo gajnis i.a. tri germanajn filmpremiojn en la kategorioj filmo/ĉefrolo/reĝisorado. Ĝi krome nomumitis por Oscar-premiojn en la kategorio de plej bonaj fremdlingvaj filmoj. La sekva kineja filmo Rossini oder die mörderische Frage, wer mit wem schlief (1997) bonege priskribi sla munkenan filmfaristan mondon. Multaj elstaruloj ludis kaj la spektantaro ŝategis la intrigon spektante ĝin en nombro de 3,2 milionoj. Profesiaj kritikistoj tamen ne nur laŭdis ĝin.

La satiro pri la amaskomunikiloj Late Show (1998) kun Harald Schmidt, Thomas Gottschalk kaj la iama amikino de Dietl Veronica Ferres iomete fiaskis.

Post paŭzo de 6 jaroj, kiam Dietl aktivis antaŭ ĉio kiel producento, li revenis surscenejen en 2005 per la verko Vom Suchen und Finden der Liebe. La scenaron skribis li kaj Süskind. Temas pri moderna versio de la historio de Orfeo kaj Eŭridiko. Malgraŭ konategaj aktoroj (Moritz Bleibtreu kaj Alexandra Maria Lara) la filmo ne estis grandeka sukceso.

Je la komenco de la 2012 venis nova filmteatra filmo: la satiro Zettl, iel kontinuigo de Kir Royal, sed sen Franz Xaver Kroetz kaj ne pri Munkeno sed pri la politikista vivo en Berlino. La ĉefrolon de ruza sukcesulo ludas Michael Herbig.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En intervjuo kun la semajngazeto "Die Zeit" Dietl anoncis en aŭtuno 2013 sian malsanon je pulmokancero. Lastfoje li aperis publike ĉe la aljuĝo de Deutscher Filmpreis kaj "Bambi" (2014). Ĉe ambaŭ okazoj Dietl honoritis pro sia dumviva verkaro.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]