Helmut Rellergerd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmut Rellergerd
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1945 (1945-01-25) (79-jaraĝa)
en Altena
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo verkisto
vdr
Helmut Rellergerd (2008)

Helmut RELLERGERD (naskiĝinta la 25-an de januaro 1945 en Altena-Dahle) estas germana furor-verkisto. Sub la pseŭdonimo Jason Dark li kreis la romanfiguron de la fantomĉasisto John Sinclair kaj iĝis unu el la plej legitaj verkistoj siaĝenre.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rellergerd pasigis la junulajn jarojn en Dortmund kaj skribis la unuan romanon post fino de la armeservo ĉe Bundeswehr. Sed eldonejoj ne volis ĝin publikigi. La unua ĉe Bastei eldonita romano lia estis Im Kreuzfeuer des Todesdrachen por la serioCliff Corner. Post komenca koncentriĝo pri krimromanoj li verkis en 1973 la romanon Die Nacht des Hexers kreonte la romanfiguron John Sinclair.

La aventuro de la skota heroo aperis ĉe Bastei Lübbe en formoj kajera kaj poŝlibra. Ekde la 1970-aj jaroj ĝi evoluis je la plej sukcesa germanlingva horora serio. Multaj verkoj liaj estis tradukitaj en aliajn lingvojn. Por lia verkaro, ĉefe kiel kreinto de John Sinclair, li ricevis la germanan premion Vincent-premion.

Li ankaŭ estigis la seriojn pri Professor Zamorra kaj Damona King kaj skribis du romanojn por la serio de Fledermaus Kriminal-Roman. Krome li verkistis por la serio detektiva Franco Solo. Sub la pseŭdonimo Red Geller li aktivis por porjunulara serio Das Schloß-Trio. Ekde 2006 aperas krome liaj libroj ene de la serio Don Harris Psycho-Cop.

Rellergerd vivas je Refrath, urbokvartalo de Bergisch Gladbach. Post Karl May kaj ankoraŭ antaŭ Heinz G. Konsalik li estas la germanlingva aŭtoro kun la plej granda eldonkvanto de propraj verkoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Jason Dark - Dämonendauerdienst". Ĉe: Die Zeit, 6.11.2018

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]