Helmut Walcha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmut Walcha
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1907 (1907-10-27)
en Leipzig
Morto 11-an de aŭgusto 1991 (1991-08-11) (83-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
Okupo
Okupo orgenistokomponisto • universitata instruisto • klavicenisto
vdr

Helmut WALCHA [helmut ŭalĉa] (naskiĝis la 27-an de oktobro 1907 en Lepsiko, mortis la 11-an de aŭgusto 1991) estis blinda germana orgenisto specialiĝinta pri la verkoj de nederlandaj kaj barokaj muzikmajstroj. Li ankaŭ konatas pro liaj registraĵoj de la plenaj orgenverkoj de Johann Sebastian Bach.

Walcha blindiĝis kiam li estis deknaŭjaraĝa pro variola vakcino. Malgraŭ tiu handikapo li eniris la lepsikan konservatorion kaj iĝis helpanto de Günther Ramin, kiu estis orgenprofesoro en la Thomas-preĝejo. En 1929 Walcha transloĝiĝis en Frankfurton; ekde 1933 ĝis 1938 li estis instruisto ĉe la Hoch-Konservatorio.

La orgenisto dufoje registris la plenajn verkojn de Bach, faris aranĝojn de orĥestraj verkoj por la orgeno, kaj ankaŭ verkis kelkajn proprajn komponaĵojn.

"Bach malkovras pejzaĝon al la universo. Aŭskultinte lin, oni eksentas ke ja ekzistas senco de vivo," Walcha diris pri la baroka majstro.

Walcha instruis multe da usonaj orgenistoj de la 20-a jarcento kiuj veturis Germanujen kiel studantoj, inklude Robert Anderson, David Boe, Margaret Leupold Dickinson, Melvin Dickinson, George Ritchie, ktp.