Helpa episkopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Helpepiskopo)

Helpa episkopo estas, en la Katolika Eklezio, kaj en tiu de Prakatolika Eklezio kaj en la Eklezio de Anglio kroma episkopo asignita kiel helpo al dioceza episkopo malebligita plenumi siajn taskojn aŭ pro troa etendiĝo de la dioceza teritorio.

Laŭ la katolika kanona juro, al ĉiu episkopo devas esti asignita aparta diocezo, kaj do ankaŭ al helpa episkopo estas asignita titulara episkopujo, nome diocezo kiu ne plu ekzistas.

Pasinte la helpaj episkopoj estis nomataj ankaŭ “sufraganaj” episkopoj, tamen sen rilato al koncepto pri sufragana diocezo.

Vidpunkte de la sakramento, ili estas veraj episkopoj kaj povas konfekcii ĉiujn sakramentojn, kompreneble laŭforme de la kanona juro.

Al ili apartenas, kiel al aliaj episkopoj, la titolo de “Ekscelenco tre respektinda”.[1] Iuj diocezoj bezonas diversajn helpajn episkopojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj nur titularaj episkopoj naskiĝis kun la kontraŭkristanaj persekutoj: kiam la dioceza episkopo, persekutita, estis devigita forfuĝi aŭ ekzilita, laŭ kutimo de la alia eklezio al li estis rekonata la digneco episkopa kun la titolo de episkopo “titulara”: la sama esprimo estis konservita ankaŭ por la posteuloj, kiuj, multaj, fariĝis helpaj episkopoj de diocezoj havantaj regularan episkopon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [2] Enciclopedia_Cattolica
    • [3] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [4] Catholic_Encyclopedia.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Motu Proprio de Paŭlo la 6-a

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]