Helphundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blindulo kun sia gvidhundo en Braziljo, Brazilo

Ĝenerale, helphundo, konata ankaŭ kiel servohundo en Usono, estas hundo trejnita por helpi individuon kun malkapablo. Multaj estas trejnitaj fare de helpohunda organizaĵo, aŭ fare de sia posedanto, ofte kun la helpo de profesia trejnisto.

Por ke hundo estu konsiderata helphundo, ili devas plenumi la jenajn kriteriojn:

  1. La partnero de la hundo devas esti malkapabla laŭ jura difino de malkapablo en la specifa lando aŭ regiono.
  2. La hundo devas esti specife trejnita por mildigi la malkapablon de la partnero iel, ekz. por malfermi pordojn, detektin altan nivelon de sangosukero aŭ alergenoj kaj noti tion, alertante al ringanta telefono, kaj ĉefe helpante vidajn kaj fizikajn miskapablulojn.
  3. La hundo devas esti trejnita altnivele por ke ĝi ne estu publika problemo, estu bonkonduta kaj estu sana kaj higiena.
  4. Kelkaj hundoj devas uzi harnison kiu avertu pri tio, sed tio ne estas postulita jure.

Unuopaj landoj kaj regionoj povas havi specifajn leĝojn kaj regulojn, sed tiuj internaciaj kriterioj havas ampleksan agnoskon tra la tuta mondo.[1][2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Assistance Dogs. A Guide For All Businesses. Arkivita el la originalo je 2017-08-22. Alirita 25a de aŭgusto 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-22. Alirita 2020-09-17.
  2. Standards. Arkivita el la originalo je 2015-01-03. Alirita 25a de aŭgusto 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-03. Alirita 2020-09-17.