Helpo:Kategorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helpo
Iom pli komplekse
Rilataj temoj
vdr

Kategorioj en Vikipedio estas sistemo, kiu ebligas kunigi artikolojn, tiel ke legantoj povas facile retrovi rilatajn temojn. Kategorioj povas mem esti subkategorioj de aliaj kategorioj, tiel ke la uzanto povas navigi tra la enciklopedio laŭ strukturo, kiu aspektas kiel branĉaro de arbo. Tio ĉi faciligas al la uzantoj trovi difinitajn temojn, eĉ se ili ne scias, kiuj artikoloj ekzistas aŭ kiel ili precize nomiĝas.

La Vikipedio ebligas la kategoriigon de artikoloj. Por eviti ĥaoson, vi sekvu la ĉi-sube menciitajn regulojn pri uzado de kategorioj.

Kiel kategorioj funkcias?[redakti | redakti fonton]

La aldono de [[Kategorio:Nomo]] en la teksto de iu ajn redaktebla paĝo kaŭzas la aldonon de tiu paĝo al la kategorio Nomo. Tiu ĉi ligilo ne aperos en la sama loko en la teksto, sed en la kesto "Kategorioj" fine de la paĝo. Kiam oni alklakas tiun ligilon, oni atingos paĝon, kiu nomiĝas "Kategorio:Nomo" – la ligilo estos ruĝa ĝis kiam ĝi estos kreita. Konvencie tiuj kategorio-deklaroj estas metitaj fine de la artikolo, sed antaŭ la ŝablonoj ĝermo, polurenda kaj similaj (kiuj mem kreas kategoriojn).

La kategorio-paĝo mem (tio estas paĝo en la nomspaco Kategorio:) estas normale redaktebla paĝo, sed havas specialan econ: ĝi listigas ĉiujn artikolojn, kiuj estis metitaj en la kategorio. Se iuj el tiuj paĝoj mem estas kategorio-paĝoj, ili estos konsiderataj subkategorioj. Tiuj ĉi aperos unue. Ĉiu ordinara teksto, kiu estas aldonita al la kategorio-paĝo, aperos supre de la kategorioj.

Se vi deziras krei normalan ligilon al kategorio-paĝo, aldonu dupunkton antaŭ la vorton "Kategorio", ekzemple [[:Kategorio:Muziko]], kiu aspektos kiel Kategorio:Muziko. Tiaj ligiloj ne aldonas la koncernan paĝon al kategorio.

La du bazaj specoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du specoj de kategorioj, kiuj teknike estas samaj, sed enhave malsamaj:

Se la artikoloj de unu kategorio logike ankaŭ apartenas al alia kategorio, tiam la unua kategorio iĝas subkategorio de la dua. La jam citita ekzemplo Kategorio:Muzikistoj estos do subkategorio de la Kategorio:Muziko. Normale listo-kategorioj estas subkategorioj de temo-kategorioj, kaj preskaŭ neniam inverse.

Kiam uzi kategoriojn[redakti | redakti fonton]

Grupigu artikolojn en kategoriojn, se tiaj kategorioj povas esti utilaj por legantoj de tiuj artikoloj. Ekzemplo:

Artikolo: Tokipono
Utila kategorio: [[Kategorio:Planlingvoj]]
Neutila kategorio: [[Kategorio:Lingvoj kiuj komenciĝas per la litero T]]

Por decidi, ĉu indas krei kategorion, faru la jenajn demandojn:

  • Ĉu eblas priskribi tiun kategorion per kelkaj alineoj (aŭ pli) da teksto?
  • Ĉu la rilato inter la temo de la artikolo kaj la temo de la kategorio estas klare menciita en la artikolo? T.e., se vi irus de la kategorio al la artikolo, ĉu estus memevidente, kial ĝi troviĝis tie?

Se la respondo al ajna el tiuj demandoj estas nea, tiam kategorio verŝajne ne estas taŭga rimedo.

Uzu kategoriojn por priskribi la temon aŭ la liston, sed ne la formon. Biografia artikolo pri difinita persono ekzemple ne aperu en la Kategorio:Biografioj sed en Kategorio:Flandraj pentristoj, Kategorio:Usonaj verkistoj kaj simile.

Sinsekvo de la kategorioj[redakti | redakti fonton]

La sinsekvo de la kategori-indikoj en artikolo ne estu alfabeta, sed laŭ graveco. La plej esencaj venas unue, la plej ĝeneralaj, ekzemple Kategorio:Naskiĝintoj en 1946 fine.

Subkategorioj[redakti | redakti fonton]

Kvankam ne ekzistas limo pri la kvanto da artikoloj en kategorio, indas krei subkategoriojn. Ekzemple se la kategorio Kategorio:Politikistoj iĝas tro granda, indas krei subkategoriojn ekzemple laŭ landoj, kiel Kategorio:Usonaj politikistoj, Kategorio:Hispanaj politikistoj.

Apartaj reguloj[redakti | redakti fonton]

Uzu la plej specifan[redakti | redakti fonton]

Ĉefartikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Artikoloj kun la sama nomo kiel kategorio estu metataj en tiun kategorion, t.e. Himenopteroj estu en Kategorio:Himenopteroj, ne en Kategorio:Insektoj. Plej bone, ili estu enmetataj jene: [[Kategorio:Himenopteroj| ]]. Tiel ili montriĝos kiel la unuaj artikoloj en la kategori-paĝo. (Bv. priatenti la spacon inter la '|' kaj la ']]'.)
  • Helpe de la ŝablono {{PliPri}} en la kategoria paĝo mem, oni kreas la enkondukan frazon "La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas Nomo." rekte sub la kategoria titolo, antaŭ la listo de subkategorioj kaj paĝoj.

Sekso[redakti | redakti fonton]

Multaj kategorioj temas pri individuoj, ekzemple Kategorio:Aktoroj. Oni ne kreu kategoriojn, kiuj dividas laŭsekse. Ekzemple ne kreu kategorion por viraj aktoroj kaj ankaŭ ne por aktorinoj. Oni tamen ja rajtas krei liston de viraj aktorojaktorinoj. Unu el la malmultaj esceptoj estas la Kategorio:Reĝinoj. Ĉar "reĝino" en Esperanto havas du signifojn, (1) virino kiu reĝas, kaj (2) la edzino de iuj reĝoj, la unua logike aperu sub la Kategorio:Reĝoj, la dua sub Kategorio:Reĝinoj

Ordigaj ŝlosiloj[redakti | redakti fonton]

La kategorioj estas ordigitaj komputile laŭ la nomo de la artikolo. Sed ofte tion oni ne deziras. Se oni aldonus en la artikolo "Peter Paul Rubens" simple la kategorion [[Kategorio:Flandraj pentristoj]], tiam Rubens en la indeksoj ne aperus sub R, sed sub P, la unua litero de Peter. Por eviti tion, oni aldonu ordigan ŝlosilon en la jena formo:

[[Kategorio:Flandraj pentristoj|Rubens, Peter Paul]]

DEFAULTSORT[redakti | redakti fonton]

Por eviti, ke oni post ĉiu kategorinomo devu mencii la ordigan ŝlosilon, oni povas anstataŭe unu fojon uzi la ŝablonon {{DEFAULTSORT:}} aŭ esperante {{DEFAŬLTORDIGO:}}, ekzemple:

{{DEFAULTSORT:Rubens, Peter Paul}}
[[Kategorio:Flandraj pentristoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1577]]


Specialaj okazoj[redakti | redakti fonton]

  • Ordiga ŝlosilo ne komenciĝu per minusklo. Ekzemple por la artikolo "Nicolaes van Verendael" oni ne uzu la ordigan ŝlosilon
[[Kategorio:Flandraj pentristoj|van Verendael, Nicolaes]]

sed

[[Kategorio:Flandraj pentristoj|Van Verendael, Nicolaes]]
  • Se artikoltitolo enhavas supersignojn, oni ne rajtas uzi tiujn supersignojn en la ordiga ŝlosilo. Ekzemple
[[Kategorio:Francaj verkistoj|Céline, Louis-Ferdinand]]

metus la aŭtoron malantaŭ la aŭtoroj Cocteau kaj Crevel, ĉar la litero é en Unikodo aperas post z. Se anstataŭe oni uzas

[[Kategorio:Francaj verkistoj|Celine, Louis-Ferdinand]]

la alfabeta ordigo estas ĝusta, ĉar en la franca e kaj é estas ordigitaj same. Se tamen en difinita nacio (ekzemple la islanda aŭ ĉeĥa) oni ne ordigas literojn kun aŭ sen diakritoj same (ekzemple en la islanda Á venas post A), oni povas uzi la "z-trukon" kaj aldoni minusklan z por ordigi la personon ĝuste. Ekzemple

[[Kategorio:Islandaj politikistoj|Áki Jakobsson]]

metus lin tute en la fino post Z, dum

[[Kategorio:Islandaj politikistoj|Azki Jakobsson]]

metas lin en la ĝusta loko.

  • Se artikolo estas ĉefa en iu kategorio, ekzemple Himenopteroj en la Kategorio:Himenopteroj, prefere ĝi tie aperu kiel unua. Tion oni atingas per unu spaco inter la vertikala streko '|' kaj la krampoj ']]':
[[Kategorio:Himenopteroj| ]]

Reguloj por difinitaj nacioj[redakti | redakti fonton]

La plej ofta ordiga sistemo estas |Familia Nomo, Persona Nomo, sed ekzistas kelkaj esceptoj kaj specialaj okazoj:

  • Flandraj nomoj konsistantaj el pluraj elementoj estas ordigitaj kvazaŭ ili konsistus nur el unu elemento. Ekzemple Jan van den Bergh, Jan vanden Bergh kaj Jan Vandenbergh ĉiujn ordigu jene:
    {{DEFAULTSORT:Vandenbergh, Jan}}
  • Germanaj nomoj, kiuj komenciĝas per von, estas ordigitaj sub la ĉefa elemento. Ekzemple Otto von Guericke:
    {{DEFAULTSORT:Guericke, Otto Von}}
  • Hispanaj nomoj, kiuj komenciĝas per de, estas ordigitaj sub la ĉefa elemento. Ekzemple Miguel de Cervantes:
    {{DEFAULTSORT:Cervantes, Miguel De}}
  • Islandaj nomoj estas ordigitaj laŭ la persona nomo. Ekzemple Árni Böðvarsson:
    {{DEFAULTSORT:Arni Bodvarsson}}
  • Italaj nomoj, kiuj komenciĝas per Di, estas ordigitaj sub Di. Ekzemple Giuseppe Di Stefano:
    {{DEFAULTSORT:Di Stefano, Giuseppe}}
  • Katalunaj nomoj, kiuj konsistas el du ĉefelementoj, estas ordigitaj sub la unua. Ekzemple: Òscar Puig i Cánovas:
    {{DEFAULTSORT:Puig I Canovas, Oscar}}
  • Nederlandaj familiaj nomoj konsistantaj el pluraj elementoj estas ordigitaj laŭ la ĉefa elemento. Ekzemple Vincent van Gogh:
    {{DEFAULTSORT:Gogh, Vincent Van}}

Aliaj esceptoj[redakti | redakti fonton]

  • Sufiksoj kiel "Jr." or "III" aperu tute en la fino de la ordigilo, do Robert J. Smith Jr. aperu kiel
    {{DEFAULTSORT:Smith, Robert J., Jr.}}
  • Signoj kiel apostrofo aŭ dupunkto (sed ne ligstrekoj) devas esti forigitaj el la ordigilo. Ekzemple: Aldo de' Giorgi:
    {{DEFAULTSORT:De Giorgi, Aldo}}
  • La unua litero de ĉiu elemento estu majuskla, kaj ĉiuj postaj literoj minusklaj, sendepende de la ĝusta literumo de la nomo. Ekzemple Lena D'Água aperu kiel
    {{DEFAULTSORT:Dagua, Lena}}
  • La prefikso Mc estu ordigita sub Mac. Ekzemple John McCain:
    {{DEFAULTSORT:MacCain, John}}

Ordigo per ŝablonoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj ŝablonoj inkluzivas kategori-deklarojn. Tio ne estas rekomendinda. Tiu tekniko ofte kaŭzas miskategoriigon aŭ kaŭzas, ke la kategorioj aperas en nedezirata vicordo. Krome povas ekesti senfinajn iteraciojn. Tamen la tekniko ja estas bonvena por simplaj ŝablonoj kiuj rilatas al difinitaj projektoj, ekzemple polurindaj artikoloj. Notu ankaŭ, ke la ŝanĝo de kategorio ene de ŝablono, ne tuj ŝanĝas la kategoriojn de la artikoloj, kiuj uzas la ŝablonon. Necesos redakti ilin unu post la alia por efektivigi la deziratan ŝanĝon.

Ŝanĝi la titolon de kategorio[redakti | redakti fonton]

Kategorio ne povas esti alinomigata kiel ĉiuj ceteraj paĝoj, escepte de la specialaj paĝoj. Do, oni devas ŝanĝi la kategorion en ĉiuj unuopaj artikoloj, eventuale per helpo de VarmaKato, kaj poste krei novan kategorian paĝon. Se la malnova kategorio poste fariĝis superflua, oni povos marki ĝin per {{forigu tuj|nun ekzistas [[:Kategorio:Nova kategorio]]}}. Sed bonvolu ne forgesi : je la komenco de la ligilo, ĉar alikaze la paĝo aperas en la tiel nomata kategorio, sed neniu ligilo en la teksto. Se okazas amasa ŝanĝo de kategorio aŭ iu volas tion proponi, antaŭe estu diskuto pri tio. Krome la markado por forigo tiam okazu per {{forigu|nun ekzistas [[:Kategorio:Nova kategorio]]}} aŭ simile.

Pliaj informoj troviĝas en la paĝo pri kunigo de paĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]