Helpo:Kiel diskuti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunlaboraĵo de la semajno Ĉi tiu artikolo estas propono por Kunlaboraĵo de la semajno. Bonvolu vidi la aldonon de ĉi tiu paĝo por subteni aŭ prikomenti la proponon.

Kutime oni povas redakti en Vikipedio sen diskuti pri tio. Ni ĉiuj komprenas, kiam iu redakto estas bona kaj nepridisputata. Tamen, ekzistas kazoj, kiam estas preferinde aŭ necese antaŭe diskuti pri io.

Kiam vi volas fari ion, kio povas tuŝi la laboron de alia vikipediisto, estas bone antaŭe averti pri tio; ekzemple, kiam vi intencas ŝanĝi la tutan strukturon de artikolo aŭ tute reverki ĝin. Antaŭa diskutado estas bona por eviti redakto-batalojn.

Ekzistas tri lokoj por diskuti en Vikipedio:

  • La ĝenerala Vikipedio:Diskutejo, kiu servas por ĝeneralaj demandoj pri Vikipedio.
  • La diskutpaĝo de artikolo; ĉiu artikolo havas diskutpaĝon.
  • La diskutpaĝo de vikipediista paĝo, en kiu vi povas atentigi la koncernan vikipediiston aŭ diskuti kun li aŭ ŝi.

Kiam ankoraŭ neniu antaŭe uzis la diskutpaĝon de artikolo aŭ vikipediista paĝo, tiam ĝia ligilo (super la artikolo, inter "artikolo" kaj "redakti") estas ruĝa. Klaku tion, kaj vi povos ekskribi kaj fine krei la diskutpaĝon.

Ĝenerale estas bone diskuti aŭ skribi kun respekto al aliaj. Estas konsiderata malĝentile ŝanĝi ion en la diskutteksto de alia, do se vi vidas, ke alia diskutanto ekz. faris tajperaron en sia teksto, ne korektu ĝin.

Subskribo kaj Tempindiko[redakti | redakti fonton]

La butono por aldoni subsribon kaj tempoindikon en la fonta redaktilo

Se la disktuejo ankoraŭ funkcias per la malnova sistemo, subskribo, per —~~~~, aŭ per butono(), devas sekvi ĉiun komenton en diskutpaĝoj. La nova sistemo kun la butono "komencu diskuton" aŭtomate faras tion.

Diskutŝablonoj[redakti | redakti fonton]

Por faciligi la kalkulado de la rezultoj, uzu tiuj ĉi ŝablonoj por balotoj:

Ŝablonoj por Poro kaj Kontraŭo
Poro Kontraŭo Neŭtrala
{{Bone}} ✅ {{Ne-ikono}} Ne {{Komento}} Komento Komento:
{{Por}} Por Por: {{Kontraŭ}} Kontraŭ Kontraŭ: {{Sindetena}} Sindetena Sindetena:
Ŝablonoj por hoketoj kaj krucoj
Hokoj Krucoj
{{Bone}} ✅ {{Ne-ikono}} Ne
{{Hoko}} jesY {{Kruco}} neN
[[Dosiero:☑.svg]] [[Dosiero:☒.svg]]
Ŝablonoj por tabelaj kolumnoj resp. ĉeloj
{{Jes}} Jes
{{Ne1}} Ne
{{Parte}} Parte
{{N/a}} N/A
Ŝablono por la statuso de diskutoj kaj aliaj simboloj
{{Farite}} ({{Farita}}) ✔ Farite {{Plibonigi}} Plibonigi
{{Okej}}, {{o kej}}, {{en ordo}}  Okej {{Atendante}} Atendante
{{Ĉu farite?}} Farita? {{Finiĝis antaŭtempe}} Finiĝis antaŭtempe
{{Malfermita}} Ankoraŭ malfermita {{Malklara}} Malklara
{{Prilaborata}} Prilaborata {{?}} ?
{{Informo}}  Informo: {{!!!}} Atentu!

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]