Helpo:Kutimaj komencanteraroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novaj redaktantoj de la Vikipedio bonvenas tie ĉi. Ni ŝatus, se vi sentas vin sekure skribi kaj redakti artikolojn. Ni kutime priparolas nian komunumon kiel ejo, en kiu egalaj homoj kunlaboras, kaj ne gravas ĉu vi plennovas aŭ ĉeestis de la komenco de la esperanta Vikipedio.

Ni ne havas multajn skribitajn regulojn tie ĉi, krom ke Vikipedio estas enciklopedio skribita laŭ neŭtrala vidpunkto.

La sekva nur estas provo por konsili vin, por ke via tempo tie ĉi estu pli agrabla sperto.

Ekzistas kelkaj komencantaj eraroj kiujn novaj vikipediistoj kelkfoje faras. Ni faris la sekvan liston, por ke vi povas eviti tiujn.

  1. Zorgi tro pri rompo de la artikoloj kaj la sistemo. Ni ĉiuj eraretas kelkfoje, kaj verŝajne ankaŭ vi tion faras komence. Tial ni ĉiam purigadas unu post la alian. Ne tenu vin! Estu kuraĝa, kiam vi ĝisdatigas paĝojn!
  2. Kopio de artikoloj. Serĉu, antaŭ ol vi verkas novan artikolon. Vi eble trovos, ke ĝi jam ekzistas (kaj vi kompreneble povas aldoni al ĝi!). Pripensu, ke la plej multo de la artikoloj havas titolojn en singularo, ekz. "aŭto" kaj ne "aŭtoj".
  3. Foriginda enhavo. Ne decas aŭ produktivas forigi enhavon, kiu uzeblas. Krom forigo de kelkaj frazoj oni kutime avertas en la diskutpaĝo, kiam oni intencas forigi pli.
  4. Propra sento je artikoloj. Kutimas, ke oni sekvas la evoluadon de tiuj artikoloj, en kiu oni kunskribis. Sed gravas memori, ke vi ne povas decidi kiel ili devas progresi estonte. Artikoloj simple evoluas sen via kontrolo. Kaj se vi tion ne akceptas, vi neniam bonamikiĝas kun la Vikipedio.