Helpo:Prononcindiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉi tiu paĝo klarigas kiel legi la Esperantajn prononc-indikojn ofte uzatajn en la Vikipedio.

HTML tooltip.png

Se vi alvenis ĉi tien per ligilo el iu prononc-indiko kaj volas scii la transskribon de la prononco laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto, reiru al la antaŭa paĝo kaj movu la musmontrilon sur la prononc-indikon (sen klaki); post unu aŭ du sekundoj aperos la IFA-transskribo en ŝpruchelpilo.

Esperanta prononc-indiko[redakti | redakti fonton]

La Esperanta prononc-indiko estas proksimuma (eĉ eble malĝusta, se ekzemple temas pri tonaj lingvoj). Tamen, ekzakte pro tio, ĝi estas pli facile legebla por homoj, kiuj povas legi Esperanton, sed ne IFA-indikon. Jen la reguloj:

  • Ĉiu litero estas legata kiel en Esperanto. H estas uzata por indiki elspiran sonon (do ch estas c kun forta elspiro, ne «ĉ»).
  • Majuskloj (aŭ kelkfoje grasaj literoj) montras la akcentitan silabon.
  • Dupunkto montras ke la antaŭa litero prononciĝas longe.
  • Superskribita n montras ke la antaŭa vokalo prononciĝas naze.
  • Diftongoj kelkfoje montriĝas per superskribo de la duonvokalo.
  • Punkto aŭ streketo markas silablimon, paŭzeton k. s.
  • Kursiva litero montras, ke temas pri sono, kiu ne ekzistas en Esperanto, sed kiu estas simila al la Esperanta sono de la kursiva litero.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj ekzemploj, kiuj montras la ekzaktan IFA-prononcindikon apud la faciliga Esperanta indiko:

  • Skribo: Los Angeles (angle), Esperanta prononcindiko: [loSENĝeles], IFA-prononcindiko: [lɒsˈændʒələs]
  • Skribo: Goethe (germane), Esperanta prononcindiko: [GE:te], IFA-prononcindiko: ['ɡøːtʰə]
  • Skribo: 평양 (Pjongjango) (koree), Esperanta prononcindiko: [pjongjang], IFA-prononcindiko: [pʰjɔŋjaŋ]
  • Skribo: Nauro, Esperanta prononcindiko: [na:.U:ru:] aŭ [na:-U:ru:], IFA-prononcindiko: [nɑːˈuːruː]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]