Helpo:Registriĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se vi volas registriĝi en eo.wikipedia.org, sekvu la ligilon Ensaluti ĉe la supro de ĉiuj paĝoj de Vikipedio (alikaze alklaku ĉi tie). Por skribi en Vikipedio ne necesas konto, do se vi demandas kiajn advantaĝojn oni gajnas per konto, vidu la kialojn.

Uzantnomo[redakti | redakti fonton]

Uzu taŭgan uzantnomon kaj elektu sekuran kaj fortan pasvorton (tajpu ĝin duoble por eviti eventualajn erarojn); se vi deziras, tajpu ankaŭ vian retadreson. Finfine, alklaku "Krei novan konton".

Memoru, ke la registriĝo estas nenuligeblan agon: la programaro de Vikipedio, MediaVikio ne permesas la forigon de kontoj sed vi povas alinomi ĝin aŭ senfine forbari ĝin.

Retadreso[redakti | redakti fonton]

Notu, ke enmeti la retadreson ne estas deviga sed ege utila. Ĝi ne estas publike montrita, sen via volo (vidu la preferojn).

Se vi specifis validan retadreson kaj vi konfirmis ĝin per ligilo en la sendita retpoŝto, vi povas finfine ŝalti la retpoŝtajn opciojn.

Tiel oni povas ricevi retpoŝtojn de aliaj uzantoj (sen montrigi vian retadreson), skribi al aliaj uzantoj (ĉi-kaze la retadreso estos montrebla por ke la alia uzanto respondu) kaj ricevi kopion de la pasvorto per retpoŝto, se vi forgesus ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]