Saltu al enhavo

Helpo:Ruĝaj ligiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Vikipedio vorto (aŭ vortgrupo) kiu ligas al ekzistanta paĝo aperas blue, estas alklakebla kaj alklako sur ĝi malfermas la koncernan paĝon. Vorto (aŭ vortgrupo) kiu ligas al neekzistanta paĝo aperas ruĝe. Alklako sur ruĝa ligilo malfermas inviton krei la mankantan paĝon.

En la Esperanta Vikipedio ne ekzistas ĝenerala interkonsento pri la uzado de ruĝaj ligiloj. La opinioj pri ili povas klasifikiĝi inter du tendencoj, "ruĝema" kaj "nigrema".

Laŭ ruĝema opinio, ruĝa ligilo estas uzinda kie ajn blua ligilo estus uzinda, se la artikolo ekzistus. Ĝi informas al leganto, ke la temo de la ligilo indas je enciklopedia artikolo, kaj ke ĝi rilatas al la temo de la legata artikolo. Tio povas kuraĝigi la leganton mem krei la artikolon, sed utilas eĉ se la leganto ne faras tiel. Ruĝaj ligiloj utilas ankaŭ tial, ke ili fariĝas bluaj ligiloj se la mankanta artikolo kreiĝas.

Laŭ nigrema opinio, ruĝa ligilo signifas promeson, ke oni baldaŭ kreos la artikolon, aŭ postulon, ke iu alia kreu ĝin. Vikipediistoj, kiuj ne volas promesi aŭ postuli la artikolon, devas skribi nur nigran tekston. Ligiloj, kiuj restas ruĝaj post longa tempo, devas esti forigitaj, krom se la temo estas gravega.

La ruĝema tendenco kongruas kun politikoj de alilingvaj vikipedioj. Malmultaj aŭ neniuj vikipedioj havas nigremajn politikojn, sed kontraŭpolitike nigrema redaktado okazas en multaj.

Ĉiuj konsentas ke ruĝa ligilo devas ne ekzisti, se oni ne rajtas krei artikolon pri la temo laŭ vikipediaj reguloj. Tio signifas ke la temo de ruĝa ligilo devas esti menciinda kaj kontrolebla.

Ligilo al Vikidatumoj

[redakti | redakti fonton]

Multaj menciindaj temoj jam havas eron ĉe Vikidatumoj. Se vi faras aŭ trovis ruĝan ligilon kaj havas tempon por iom da kroma laboro, konsideru anstataŭigi la simplan ligilon per kombino de ruĝa ligilo kaj ligilo al la koncerna Vikidatumero per Ŝablono:Ill. Tio helpos legantojn trovi samtemajn artikolojn en aliaj lingvoj kaj pligrandigas la ŝancon, ke iu bluigos la ligilon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Listoj kun ruĝaj ligiloj

[redakti | redakti fonton]