Helsinko-sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konferenco en Locarno, 1926

Helsinki-sistemo oni nomas la organizitan kunlaboron inter Universala Esperanto-Asocio kaj la naciaj societoj de 1922 ĝis 1932.

Problemo[redakti | redakti fonton]

Ekzistis kaj ekzistas komunaj taskoj de la Esperanto-movado, kiun naciaj societoj povas fari malfacile: internaciaj lobiado, dokumentado, organizado de la Universala Kongreso. Antaŭ 1914 la Esperantista Centra Oficejo en Parizo provis fari tiun laboron, kaj ekzistis apartaj organizformoj establitaj de la kongreso (ekz. la Konstanta Komitato de l' Kongresoj).

La principa problemo estis kiel akiri monsubtenon por tiuj taskoj, kaj kiel decidi pri la elspezado de tiu mono. Provo estis kunordigita kunlaboro inter la naciaj societoj, kiel la Rajtigitaj Delegitoj kaj la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj (1913).

Helsinki-organoj[redakti | redakti fonton]

ICK-prezidanto Edmond Privat, 1925

En 1922, per la kontrakto de Helsinki, UEA kaj la naciaj societoj aranĝis sistemon de kunlaboro por realigi la komunajn taskojn.

La naciaj societoj sendis delegitojn al Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj (Ko-Ro). Tiu Ko-Ro unuflanke kaj UEA aliflanke decidis pri la membroj de Internacia Centra Komitato, kiu estis la plej alta reprezentanto de la Esperanto-movado.

Dum la UK 1923 oni elektis unuafoje la funkciulojn de la sistemo. En 1929 oni decidis havi dum la UK komunajn kunsidojn de UEA-Komitato, Ko-Ro kaj ICK, por eviti la ĝistiamajn kunsidojn dum kiuj oni diskutis ofte la samajn aferojn. Tion oni nomis "Ĝenerala Estraro de la Esperanto-Movado".

Prezidantoj de Ko-Ro estis John Merchant dum 1923-1926 kaj Henri Petiau de 1926 ĝis 1933. Prezidantoj de ICK estis Edmond Privat de 1923-1928 kaj John Merchant de 1928-1933. Inter Ko-Ro, ICK kaj UEA estis multe da persona interŝanĝo, ekzemple Petiau estis plurajn jarojn kaj UEA-komitatano kaj Ko-Ro-prezidanto.

Dissolvo de la Helsinki-sistemo[redakti | redakti fonton]

Kiam en 1932 UEA havis problemon pagi la tutan ĝistiaman subtenon al la Helsinki-sistemo, la naciaj societoj uzis tion kiel kialon por abolicii la sistemon. Ili fondis Universalan Federacion Esperantistan, sed fine akceptis novspecan kunlaboron kun UEA kiel tegmento de la neŭtrala movado. En tiu transiro menciendas la Interkonsento de Ĝenevo, la Interkonsento de Kolonjo kaj la UEA-statuto de 1934.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]