Helvécia
Helvécia (helvEcia) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kecskemét.
Bazaj informoj
- Areo: 57 km²
- Loĝantaro: 4190
- Poŝtkodo: 6034
- Telefonprefikso: 76
Geografio
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ etfervojo Kiskőrös-Kecskemét. La lasta urbo troviĝas 7, Budapeŝto kaj Szeged 80 km-ojn for. Aŭtoŝoseo M5 preteriras.
Historio
Antaŭ la hungaroj sarmatoj loĝis tie. Antaŭ la turkojn la loĝantoj rifuĝis al Kecskemét. Post la turka erao la loĝantoj fondis farmojn, ĉar el la urbo ne povis kulturi teron kaj bredadi hombestojn. Ede Wéber el Svislando aĉetis la tieajn bienojn de Kecskemét kaj komencis la vinkulturado. La komunumo estiĝis en 1892, tie loĝis la vinkulturistoj. La nomdonanto estis Wéber. En 1895 la fervojo atingis la komunumon. Helvécia iĝis memstara municipo en 1954.
Vilaĝservoj estas 2 lernejoj, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, 2 kuracejoj, dentokuracejo, restoracio, sportejo.
Vidindaĵoj
- etfervojo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de 1908
- preĝdomoj luterana kaj kalvinana de 1924
- kastelo nomata Bagolyvár de 1905