Hemisotedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The ŝovelilnazaj ranoj estas la specio de ranoj en la genro, Hemisus, nome nura genro en la familio Hemisotedoj aŭ laŭ la latina scienca nomo Hemisotidae. Ili troviĝas en tropika kaj subtropika sub-Sahara Afriko. La ŝovelilnazaj ranoj estas mez-grandaj ranoj, atingante longon de 8 cm. Ili havas rondecajn korpojn kun mallongaj kruroj. Ties kapoj estas malgrandaj kaj mallarĝaj, kun akraj, supren turnitaj nazoj.[1]

La ŝovelilnazaj ranoj estas nestotruaj ranoj, kiuj loĝas plej el siaj vivoj subgrunde. La ino elfosas subgrunde, partoprenas tie en perforteca pariĝado, kaj demetas siajn ovojn en subgrunda kavaĵo. La masklo foriras tra la tunelo, kaj la ino restas ĉe la ovoj. Kiam sufiĉa pluvo estis falinta, la ino nestotruas per nazo al akvofonto, kie la ranidoj restas ĝis la metamorfozo.[1] La ranidoj povas resti ekster akvo dum kelkaj tagoj.

Malkiel plej nestotruaj ranoj, la ŝovelilnazaj ranoj nestotruas kapantaŭen, male al maniero kap-malantaŭen, de tie ties alia komuna nomo - muzeltruaj ranoj. Kelkaj specioj estas tenitaj kiel maskotoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Zweifel, Robert G.. (1998) Cogger, H.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press, p. 101–102. ISBN 0-12-178560-2.
  • Cogger, H.G.. (2004) Encyclopedia of Reptiles & Amphibians Second Edition. Fog City Press. ISBN 1-877019-69-0.