Hemitrago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masklo de Hemitrago en Nepalo.
Femalo de Hemitrago en bestoĝardeno de Prago.
תפוצת טאר ההימלאיה
Distribuo

La hemitrago, Himalaja hemitragoHimalaja kapro (Hemitragus jemlahicus) estas granda parhufulo indiĝena de Himalajo en suda Tibeto, norda Barato kaj Nepalo. Ĝi estas listigita kiel Preskaŭ minacata en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, ĉar la populacio estas malpliiĝanta pro ĉasado kaj habitatoperdo.[1]

Ĵusa filogenetika analizo indikis, ke la genro Hemitragus estas unuspecia, kaj ke la Himalaja kapro estas ja natura kapro.[2]

La Himalaja hemitrago estis enmetita en Argentino, Nov-Zelando, Sudafriko kaj Usono.[1][3]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Hemitragoj apartenas al la subfamilio Kaprenoj en la ordo Artiodactyla. Ilia plej proksimaj parencoj en la subfamilio Kaprenoj estas ŝafoj kaj kaproj.[4] Specifa subspecio, nome Orienthimalaja hemitrago aŭ ŝapi, estis priskribita en 1944.[5] Tiu klasigo jam ne plu estas konsiderata valida, kaj neniu subspecio estas nuntempe agnoskita.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Ale, S.B.; Sathyakumar, S.; Forsyth, D.M.; Lingyun, X. & Bhatnagar, Y.V. (2020). "Hemitragus jemlahicus". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2020: e.T9919A22152905. Alirita la 22an de aŭgusto 2020.
  2. (2005) “Molecular evidence for the polyphyly of the genus Hemitragus (Mammalia, Bovidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 36 (1), p. 154–168. doi:10.1016/j.ympev.2005.01.002. 
  3. Grubb, P. (2005). "Hemitragus Hodgson, 1841". En Wilson, D.E.; Reeder, D.M. (eld.). Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference (3a eld.). Johns Hopkins University Press. p. 705. ISBN 978-0-8018-8221-0. OCLC 62265494.
  4. Theodor, J. M.. (2001) Artiodactyla (Even-Toed Ungulates Including Sheep and Camels). doi:10.1038/npg.els.0001570. ISBN 978-0470016176.
  5. Pohle, H. (1944). “Hemitragus jemlahicus schaeferi sp. n., die östliche Form des Thars”, Zoologischer Anzeiger 144 (9/10), p. 184–191.