Hemolizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hemolizo: Maldekstra kaj centra tuboj sen hemolizo, dekstra tubo kun hemolizo

Hemolizo (el la greka, haema, sango kaj lysis, rompi/detrui) estas frua detruo de la eritrocitoj (ruĝaj globuloj) pro rompo de la plasma membrano kaj libero de hemoglobino.

Kialoj[redakti | redakti fonton]

In vivo[redakti | redakti fonton]

La hemolizo in vivo povas okazi en diversaj kondiĉoj kaj produktas hemolizan anemion. La kialoj povas esti:

  • Antikorpoj kontraŭ siaj antigenoj de surfaco (Ekz: Neakordigebleco de la ABO sistemo aŭ Rh faktoro).
  • Fizikaj traŭmoj (Ekz: Vundadoj)
  • Enzimaj mankoj (Ekz: manko de glukozo-6-fosfatazo),
  • Difekta formacio de la eritrocitoj (Ekz: Serpoĉela anemio)
  • Misfunkciado de la cirkuladaj pumpiloj
  • Toksinoj kaj drogoj
  • Kontraŭvirusaj agentoj (Ekz: Ribavirino)
  • Mem-imunaj malsanoj (Ekz: hipersentebleco tipo 3)
  • Infektoj (Ekz: Hemoliza-urema sindromo kaj Streptoccoccus)
  • Tromboza trombocitopenia purpuro

In vitro[redakti | redakti fonton]

La hemolizo in vitro estas videbla en sangoj stokataj por multe da tempo aŭ stokataj en neĝustaj kondiĉoj (por tre alta temperaturo aŭ tre malalta, ekzemple) aŭ kiam okazas osmoza malekvilibro (solvaĵo kun multe da natrio, ekzemple). La hemolizo ankaŭ povas okazi dum la sanga kolektado.

Kiam la eritrocito estas en kontakto kun hipofortiga solvaĵo (malpli koncentrita) la eritrocito hemolizas. Ĉi tio estas farata in vitro pro la farado de kelkaj laboratoriaj provoj, ekzemple kiam oni deziras eksplori la kvanton de hemoglobino oni faras la hemolizon pro la liberigo de la hemoglobino en la sero kaj tiel oni provas la kvanton da hemoglobino.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

  • Alfo-hemolizo (α): Parta hemolizo kun parta perdo de hemoglobino por la eritrocitoj, kun formado de griza aŭ verdeta areo ĉirkaŭ la kolonio en agaro-sango. Ekzemplo: Streptococcus pneumoniae
  • Beto-hemolizo (ß): Plena hemolizo de la eritrocitoj, kun formado de travidebla areo ĉirkaŭ la kolonio en agaro-sango. Ekzemplo: Streptococcus pyogenes
  • Gamo-hemolizo (y): Manko da hemolizo. Ne ekzistas modifo en la medio de agaro-sango. Ekz: Streptococcus bovis

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]