Hemulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hemulen)
Hemulo
fikcia grupo
Kreita de Tove Jansson
Verko Mumi-Trolli
Mumin
La ĉapelo de la sorĉisto
Muminvalo
Informoj
Sekso vira
Specio hemuloj
Loĝloko Muminvalo (loko)
Okupo filatelisto, botanikisto, ornitologo
Amikoj Mumin-familio
Parencoj pluraj aliaj hemuloj
vdr

Hemulo (esperanta traduko el Sten Johansson; svede hemul, finne hemuli) estas la nomo de fikcia rolulo kaj de ties fikcia specio en Mumin-libroj kaj bildliteraturoj de Tove Jansson kaj en animaciaj serioj, kiuj rakontas pri Mumintroloj. Ordinare la hemulo (svede hemulen) signifas nur najbaron de la Mumin-familio, kiu estas plantosciencisto kaj ornitologo, antaŭe filatelisto. Tamen en la libroj, bildliteraturoj kaj animacioj estas ankaŭ aliaj figuroj de specio hemulo. Hemuloj ordinare estas trankvilaj figuroj, kiuj estas stresataj pro iuj malmultaj aferoj. Kutime ĉiu hemulo okupiĝas pri unusola intereso, ekz-e kolekti florojn, aŭ poŝtmarkojn, aŭ papiliojn, kaj ignoras ĉion alian. Multaj hemuloj estas viraj, sed surhavas longan vestaĵon kiu similas al virina robo. Ankaŭ la policisto de Muminvalo estas hemulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 ĝuste nun mi melankolias. ... Mia poŝtmarka kolekto estas kompleta. Nenio mankas en ĝi.

(...)

Plantoj! kriis la hemulo. Mi botanikos! 
Citaĵo
 La hemulo ĉiam estis vestita per robo kiun li heredis de sia onklino.