Henĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henĝo (aŭ henĝa monumento) estas speciala neolitika tervorko. Temas pri rondaj aŭ ovalaj areoj kun diametro de 20–480 m, kiu estas ĉirkaŭita de tera remparo kaj je la interna flanko fosaĵo. La plej multaj henĝoj havas po unu fosaĵon; kelkaj havas du aŭ eĉ tri fosaĵojn. Ekzistas henĝoj sen fosaĵo. La termino estis kreita 1932 de Thomas D. Kendrick (1895–1979). Li prenis la sufikson de Stonehenge. La esprimo henge (esperante henĝo) venis el la angla kaj ĝi signifas pordegsimilan strukturon.

Unu, du aŭ kvar (malofte) trairejoj gvidas el la interno. Tie povas esti portaloj, ŝtoncirkloj, kvar-palisa-ŝtoncirkloj, monolitoj, tertruoj, palisoj, palisaj cirklojmenhiroj kaj tomboj. Tomboj aldoniĝis pli poste. Oni supozas ke la funkcio de henĝo estas defendaĵo, sed havis ankaŭ kultan funkcion; la remparoj verŝajne havis la funkcion ŝirmi la agojn interne de la heĝo al la ekstero. Estis pena laboro fosi fosaĵojn en areo kun ŝtona subgrundo. Sole la Ringo de Brodgar, Orkadoj, havas sabloŝtonan subgrundon. Henĝoj kiel Durrington Walls, henĝo, estas setlejoj.[1] La plej multaj henĝoj ne plu ekzistas hodiaŭ.

henĝo Avebury
rekonstruita henĝo

Trovlokoj[redakti | redakti fonton]

virbova ringo

120 henĝo-monumentoj troviĝas en la sudo de Anglujo, sed ankaŭ en Irlando kaj aliaj regionoj de la britaj insuloj inkluzive de Skotlando (Kilmartin, Machrie Moor, Normangill) kaj la Orkadoj. Krom ĉe montetfortresoj ili plej ofte estis konstruataj sur ebenaĵo, ofte proksime de riveroj kaj fekunda agrolando. Castleruddery estas relative malgranda henĝo en la okcidento de la graflando Chill Mhantáin en Irlando.

Superhenĝoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • R. J. C. Atkinson: The henge monuments of Great Britain. In: R. J. C. Atkinson C. M. Piggott, N. K. Sandars: Excavations at Dorchester Oxon. First report. Ashmolean Museum, Oxford 1951, S. 81–107.
  • Warwick Bray, David H. Trump (Hrsg.): The Penguin Dictionary of Archaeology. 2nd edition. Penguin, London 1982, ISBN 0-14-051116-4
  • Rodney Castleden: The Stonehenge people. An exploration of life in Neolithic Britain 4700–2000 BC. Londono: eldonejo Routledge 1987, ISBN 0-7102-0968-1 (Auch: ebenda 2002, ISBN 0-415-04065-5).
  • Ian Harding: The Henge Monuments of the British Isles: Myth and Archaeology 2004, ISBN 0-7524-2508-0.
  • Julian Thomas: Understanding the Neolithic. Revised 2nd edition. Londono: eldonejo Routledge 1999, ISBN 0-415-20766-5 (represo samloke 2003).
  • A. Whittle: The Neolithic Period.. En: John Hunter, Ian Ralston (eld.): The archaeology of Britain. An introduction from the Upper Palaeolithic to the Industrial Revolution. Londono: eldonejo Routledge 1999, ISBN 0-415-13587-7 (represo samloke 2002).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Universität von Sheffield: Sheffield archaeologists unearth huge settlement at Stonehenge 31a de Januaro 2007 (angla)