Henares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Henares (metroo de Madrido).
Henares
rivero
Bazaj informoj
Longeco 158,27 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Madrida Regiono
vdr
Fonto de la Henares Rivero en Horna.
Elfluejo de la rivero Henares.

La rivero Henares estas rivero de la centro de Hispanio, nome maldekstra alfluanto de la rivero Jarama kaj tiu, siavice, de la rivero Taĵo. Ĝi trapasas tra la regionoj Kastilio-Manĉo, tra la provinco Guadalajara, kaj tra la Madrida regiono.

La urbaj kernoj plej gravaj tra kiuj pasas tiu rivero estas la jenaj: Azuqueca de Henares, Guadalajara, Jadraque, Humanes kaj Sigüenza, en la provinco Guadalajara, kaj Alcalá de Henares, Mejorada del Campo kaj Torrejón de Ardoz, en la provinco Madrido.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ties nomo devenas de la kastililingva vorto henar, kiu signifas fojnkampon. Ĝi ŝuldas tiun nomigon al la kultivejoj de fojno kiuj estis antikve en sia baseno.

La vorto henares aliris, kiel sufikso, en la toponimo de variaj setlejoj. Menciindas, krom tiuj jam indikitaj antaŭe, Azuqueca de Henares, Carrascosa de Henares, Castejón de Henares, Castilblanco de Henares, Espinosa de Henares, Moratilla de Henares, Tórtola de Henares, Villaseca de Henares kaj Yunquera de Henares, ĉiuj el ili en la provinco Guadalajara, krom Alcalá de Henares kaj San Fernando de Henares en la provinco Madrido, spite la fakton ke la rivero kiu bordas en la urba kerno estas Jarama, dum trapasas Henares nur parto de ĝia municipa teritorio. Ĝi nomigas ankaŭ kvartalon de Torrejón de Ardoz, nome la Soto del Henares.

Laŭ etendo, oni konas populare kiel Koridoro de Henares la areoj kiu enhavas la okcidentan pinton de la provinco Guadalajara kaj la orientan parton de la Madrida Regiono, nome unu el la areoj kun plej granda demografia denseco de la centro de la Iberia Duoninsulo.

La rivero nomigis ankaŭ la hidrografian basenon de Henares, laŭ la klasigo de la Dirección General de Turismo, dependa de la regiona subministerio de la Consejería de Cultura y Turismo de la Madrida regiono.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]