Henckovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henckovce troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj

Henckovce, hungare Henckó, germane Hentzendorf estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Situo

Henckovce situas sub monto 609 m-ojn alta en valo, laŭ Sajó, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Dobšiná-Rožňava. La lasta troviĝas 12 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1470 en formo "Henczko". La fondintoj estis paŝtistoj. En la 18-a jarcento ferofandejo ekfunkciis. En 1828 oni komputis tie 53 domojn kaj 409 homojn. En 1900 incendio okazis. En 1910 loĝis en Henckó 401 da homoj, (354 slovakoj, 45 hungaroj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Henckovce 432 da homoj, (328 slovakoj, 88 ciganoj, 3 hungaroj).

Vidindaĵo

Eksteraj ligiloj