Hendersona petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hendersona petrelo
Hendersona petrelo
Hendersona petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma atrata
(Mathews, 1912)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hendersona petrelo (Pterodroma atrata) estas surgrundonestumanta specio de marbirdo de la familio Procelariedoj. Plenkreskuloj de tiu specio estas averaĝe 37 cm longaj. Ili havas uniforman grizbrunan plumaron. Ĝi estas klasita inter burdopetreloj. La komuna nomo aludass al ties unika reproduktejo en la insulo Henderson.

Ĝi troviĝas ĉe Pitkarnoj, kaj eble en Franca Polinezio, kvankam konfuzo pri la taksono kondukas al fakto ke informoj pri tiu specio ĉe Markizinsuloj, Tuamotuoj, Aŭstraloj kaj Gambieroj necertas.[1] Reproduktaj kolonioj iam ekzistis en Ducie, sed ili estis nuligitaj fare de invadintaj ratoj ĉirkaŭ 1922. Oni supozas nun, ke ili nestumas unike sur la atolo nome Hendersoninsulo, kiu estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1988.[2]

La Internacia Unio por la Konservo de Naturo klasigas ĝin kiel proksime rilata al la Pterodroma arminjoniana kaj al la Pterodroma heraldica.[3][4] Ties natura habitato estas humida subtropika arbustaro troviĝanta en tiu menciita insulo. La endanĝerita habitato de tiu specio estis identigita en 2007 kiel postulanta urĝan agadon por restaŭri ĝin.[5]

Dum la unua vojaĝo de la Kapitano Cook, Daniel Solander registris en sia manuskripto la 21an de marto 1769 siajn observojn de nova petrelo, kiun li nomigis Procellaria atrata. La rakonto de Solander konatiĝis nur kiam Gregory Mathews publikigis la rakonton de Solander en 1912. Mathews renomigis ĝin Pterodroma atrata, ĉar la malhelplumaraj birdoj de tiu specio estis konsiderataj malhelmorfaj ekzempleroj de la Trindada petrelo. Nur tiom malfrue kiom je 1996 oni havigis pruvaron, ke tiuj birdoj estis specife distingaj el helmorfaj Heraldaj petreloj.[6]

Milionoj de paroj de Hendersona petrelo kutime reproduktiĝis sur la insulo antaŭ kelkaj jarcentoj. Brooke kalkulis reproduktajn parojn je ĉirkaŭ 16,000 en 1991/2. Nuntempaj koloniaj nombroj estas ĉirkaŭkalkulataj je la gamo de 40,000. La Pacifika rato (Rattus exulans), enmetita fare de lokaj polineziaj komercistoj, preskaŭ formortigis la ekzistintan kolonion, manĝante 25,000 petrelidojn jare. Por savi la specion el tuja formortigo, la Reĝa Socio por Protektado de Birdoj, per ĵusa programo de 1.5 milionoj da pundoj,[7] muntis klopodon plenumi amasan selektan mortigadon de roduloj por nuligi la tutan predantan populacion el la insulo. Tiu klopodo celas restaŭri senratan habitaton ekde Aŭgusto, 2011.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Brooke, Albatrosses and petrels across the world, Oxford University Press, 2004 p.334.
  2. RSPB on 27,000 km Pacific conservation voyage.. Arkivita el la originalo je 2011-09-19. Alirita 2013-02-26.
  3. Pterodroma atrata.
  4. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. BirdLife International 2006.
  5. M. de L. Brooke1, G. M. Hilton, T. L. F. Martins, 'Prioritizing the world's islands for vertebrate-eradication programmes,' Animal Conservation, Vol.10, Issue 3, pp.380–390, Aŭgusto 2007.
  6. Michael Brooke, Albatrosses and petrels across the world, Oxford University Press, 2004 p.333.
  7. Sarah Morrison Voyage to eradicate rats and save birds,' The Independent, 27a Junio 2011.
  8. A RSPB on 27,000 km Pacific conservation voyage Arkivigite je 2011-09-19 per la retarkivo Wayback Machine.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]