Hendrik Thien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hendrik THIEN)
Hendrik Thien
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1911 (1911-05-27)
en Winterswijk
Morto 7-an de decembro 1993 (1993-12-07) (82-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hendrik THIEN (naskiĝis en 27-an de majo 1911 en Winterswijk, mortis la 7-an de decembro 1993 en Amsterdamo) estis nederlanda esperantisto.

Thien ricevis lernejan diplomon de la reallernejo en 1929, kaj diplomitiĝis kiel instruisto en 1931 kaj kiel lernejestro en 1933. Lu konatiĝis kun Esperanto en 1928, sed eklernis nur en 1931. Ekde 1934 li instruis Cseh-metode en Nederlando, Belgio kaj Francio.

Thien kolektis fotojn pri Zamenhof ekde 1957 kaj starigis foto-servon, kiun li heredigis al la Universala Esperanto-Asocio. En 1984 Thien eldonis la fotolibron La vivo de d-ro L. L. Zamenhof en bildoj.

En 1983 aperis lia lernolibro Een nieuwe methode… por nederlandlingvanoj, kun aparte didaktika prezento de la fonetiko.