Hendrik Verwoerd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hendrik Verwoerd
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1901 (1901-09-08)
en Amsterdamo
Morto 6-an de septembro 1966 (1966-09-06) (64-jaraĝa)
en Kaburbo
Mortokialo pikvundo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-Afriko
Alma mater Universitato de Stellenbosch • Milton High School • Universitato de LepsikoHumboldt-Universitato en BerlinoHamburga universitato
Familio
Edz(in)o Betsie Verwoerd
Okupo
Okupo politikisto • universitata instruisto • faculty member
vdr

Hendrik Frensch VERWOERD (Amsterdamo, la 8-an de septembro 1901Kaburbo, la 6-an de septembro 1966), konata ankaŭ kiel Dro. H. F. Verwoerd, estis fakulo pri Psikologio kaj Filozofio el Sudafriko, ĉefredaktoro de gazeto en la afrikansa kaj ĉefministro de Sudafriko. Li estis konsiderata kiel geniulo malantaŭ la socia inĝenierado kaj plenumado de la rasaj politikoj de apartismo, nome la sistemo de jura rasa klasigo kaj deviga rasa segregacio, kiu ekzistis en Sudafriko de 1948 ĝis 1994. Verwoerd ludis gravan rolon en la agadoj por ke la ultra-dekstrema Nacia Partio enpovigu sin en 1948, servante kiel propagandisto kaj politika strategiisto. Li fine fariĝis partiestro en 1958. Dum sia tempo en posteno, Verwoerd rigide plifortigis la apartismajn politikojn enmetante subpremigajn leĝojn, kiuj malpliigis la rajtojn de ordinaraj privatuloj, ĉefe de nigraj sudafrikanoj. Li ege enpovigis, modernigis kaj pligrandigis la policon, la sekretan policon kaj la armeon. Verwoerd ordonis sekretan tutampleksan atakon kontraŭ tiuj, kiuj kontraŭis la apartismon, kio rezultis en dekoj da miloj de personoj ĉu arestitaj, enprizonigitaj, torturitaj, mortigitaj (Masakro de Sharpeville) aŭ senditaj en ekzilo. Verwoerd estis dekstrega aŭtoritatisma estro kaj afrikanera naciisto. Li estis forta defendanto de afrikaneraj popolo, lingvo, kaj kulturo kaj de kristanismo. Li subtenis la ideon, la regado de blankuloj super Sudafriko pluos nur se la rasoj aparte vivos. Li survivis al murdoklopodo en 1960, sed ne al la sekva en 1966.

Antaŭ eniri en politikon, Verwoerd estis konsiderata kiel brila profesoro de socia scienco ĉe la Universitato de Stellenbosch. Li kompletigis siajn diplomiĝajn studojn kiel magna cum laude en Sociologio, Psikologio kaj Filozofio. Verwoerd pluigis siajn studojn kun magistriĝo kaj doktoriĝo kaj en Socia Psikologio kaj Filozofio. Kiel rezulto de sia akademia plenumado, Verwoerd ricevis postdoktoriĝan stipendion de la Universitato de Oksfordo, sed li rezignis kaj pluesploradis en la kampoj de Sociologio kaj Psikologio ĉe pluraj germanaj universitatoj kiel tiuj de Hamburgo, Lepsiko kaj Berlino. Reveninte al Sudafriko, li estis nomumita profesoro de Aplikita Psikologio ĉe la Universitato de Stellenbosch je la aĝo de 26 jaroj. Li estis poste nomumita estro de la departemento pri Sociologio en 1933.

Verwoerd estis ĉefministro dum la starigo de la Respubliko de Sudafriko en 1961, tiel plenumante la afrikaneran revon de sendependa respubliko por sudafrikanoj. Dum sia postentempo kiel ĉefministro, kontraŭ-apartismaj movadoj kiaj Afrika Nacia Kongreso (ANC) kaj Pan Africanist Congress of Azania (PAC) estis malpermesataj kaj okazis la Procezo Rivonia, kiu persekutis la estrojn de ANC. Lia posteno finiĝis per lia murdo la 6an de Septembro 1966 fare de Dimitri Tsafendas.[1]

Multaj gravaj ŝoseoj, placoj kaj instalaĵoj en urboj de Sudafriko estis nomitaj laŭ Verwoerd; en postapartisma Sudafriko, logike plej multaj el tiuj referencoj al la kreinto de apartismo estis renomitaj. Famaj ekzemploj estas la Flughaveno H. F. Verwoerd en Port Elizabeth, renomita kiel Flughaveno Port Elizabeth, la akvobaraĵo Verwoerd en provinco Liberŝtato, nuna akvobaraĵo Gariep, la Akademia Hospitalo H. F. Verwoerd en Pretorio, nuna Hospitalo Steve Biko, kaj eĉ la urbo Verwoerdburg, nuntempe Centurion.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Obituary: Long-jailed assassin of South African premier in The Guardian, 11a de Oktobro 1999. Arkivita de WebCite ĉe [1] Alirita la 20an de Marto 2017.