Hendrik Willem Mesdag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hendrik Willem Mesdag
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1831 (1831-02-23)
en Groningen
Morto 10-an de julio 1915 (1915-07-10) (84-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Subskribo Hendrik Willem Mesdag
Familio
Edz(in)o Sina Mesdag-van Houten
Okupo
Okupo artkolektanto • pentristo
Verkoj Boten op het strand bij Scheveningen
Menno David Graaf van Limburg Stirum (1807–1891). Adjudant des konings, luitenant-generaal
Panoramo Mesdag
Album amicorum attributed to Hendrik Willem Mesdag (1831-1915), painter
vdr

Hendrik Willem Mesdag (Groningo, 23-an de februaro 1831Hago, 10-an de julio 1915) estis nederlanda pentristo, akvarelisto, akvafortisto kaj litografisto.

Mesdag estis la majstro-marvidaĵopentristo de ŝeveningaj fiŝistaj barkoj. Li apartenis al la Haga skolo. Lia plej konata verko estas la Panoramo Mesdag de Scheveningen, videbla en la Zeestraat 65 en Hago. Breeuwen (Kalfatrado) kaj Voorbereiding voor vertrek (Preparado por foriro) estas du aliaj pentraĵoj de Mesdag. Li ankaŭ estis fama artkolektanto kun propra muzeo, la Muzeo H.W. Mesdag, nuntempe konata per la nomo La Mesdag kolekto, je la Laan van Meerdervoort 7 en Hago.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Mesdag en 1913
Preparado por foriro
Kalfatrado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]