Henicophaps

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Henicophaps

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Henicophaps Henicophaps
Gray, GR 1862
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Henicophaps estas eta genro de birdoj de la familio Kolombedoj, kiuj estas endemiaj de Nov-Gvineo kaj la Bismarkoj. Tiuj estas fortikaj kolomboj kun maloftaj longaj fortaj bekoj kiuj vivas en humidaj arbaroj kaj manĝas ĉefe surgrunde.

Angla zoologo George Robert Gray enkondukis la genron Henicophaps en 1862 por enmeti la specion Novgvinea bronzflugilulo (Henicophaps albifrons) kiu estis kolektita de natursciencisto Alfred Russel Wallace en la insulo Vaigeo, nordokcidenta Nov-Gvineo.[1] La genronomo kombinas la vorton de la Antikva greka henikos kun signifo "unika" kaj "phaps" signife "kolombo".[2]

Ĝi inkludas nur 2 speciojn, nome la jenaj:[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gray, George Robert (1861). “Remarks on, and descriptions of, new species of birds lately sent by Mr. A. R. Wallace from Waigiou, Mysol, and Gagie Islands”, Proceedings of the Zoological Society of London (Part 3), p. 427–438 [432].  La titolpaĝo estis datita en 1861 sed la Parto 3 ne estis publikigita ĝis la venonta jaro.
  2. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Londono: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n190 190]. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 16-a de marto 2020.