Hennes & Mauritz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
H & M Hennes & Mauritz AB

H&M-Logo.svg
Jura formo Akcia kompanio
Fondita 4-an de oktobro 1947
Sidejo Stokholmo (Svedio)
Estr(ar)o Erling Persson
Dungitoj 148.000 (2015)
Agokampo Vestoj, akcesoraĵoj, kosmetikaĵoj
TTT www.hm.com
v  d  r
Information icon.svg
H & M butiko en Jyväskylä.

H & M Hennes & Mauritz AB (H&M), estas sveda vestokompanio. ĜI estas konata pro la ofertado de kvalita fasono por bona prezo. La kompanio fondiĝis en Västerås, Svedio en 1947 fare de Erling Persson. Unue la kompanio nur vendis virinajn vestojn. Tiam ĝi nomiĝis Hennes, svede por "ŝia". En 1968, Persson akiris la konstruaĵo kaj inventaro de stokholma butiko de ĉasiloj kun la nomo Mauritz Widforss. Porviraj vestoj estis parto de la inventaro. Tio kaŭzis ke Persson decidis ankaŭ vendi porvirajn vestojn. Li renomis la butikon al Hennes & Mauritz, pliposte mallongigita kiel H&M.

H&M havas pli ol 7 400 butikojn en 69 landoj. Ĝi havas pli ol 148 000 dungitojn.