Saltu al enhavo

Henri-Frédéric Amiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri-Frédéric Amiel
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1821 (1821-09-27)
en Ĝenevo
Morto 11-an de majo 1881 (1881-05-11) (59-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Cemetery of Clarens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj francanorma germana vd
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Ĝenevo
Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Henri-Frédéric Amiel
Memorigilo Henri-Frédéric Amiel
Profesio
Okupo poeto
universitata instruisto
literaturkritikisto
verkisto
filozofo
taglibristo
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henri-Frédéric AMIEL (naskiĝis la 27-an de septembro 1821, en Ĝenevo; mortis la 11-an de majo 1881, samloke) estis franclingva svisa verkisto, filozofo, taglibristo kaj kritikisto, plej konata pro Journal Intime (1883).

Li devenis de la hugenotoj kaj studis germanan filozofion en Berlino. Ĉe la Universitato de Ĝenevo, Amiel fariĝis profesoro pri estetiko (1853) kaj moralfilozofio (1854).

Kreskanta izoliteco de la kultura elito de la urbo (la aristokrataro) kaj malkontento pri sia propra laboro igis lin komenci labori pri sia propra taglibro en 1847, pro kiu li estas plej konata hodiaŭ. Ĝi estis publikigita postmorte kiel Journal Intime (17 000 paĝoj koronologias la tempoperiodo de 1839 ĝis sia morto en 1881, unue eldonita en 1883).

La eltiraĵoj publikigitaj baldaŭ poste en du volumoj kaŭzis grandan sensacion pro la klareco de penso, la sincereco de introspekto, la precizeco de detaloj, la senkuraĝiga vizio de ekzisto kaj la tendenco al strikta memkritiko. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento li fariĝis modelo de spirita analizo kaj la taglibroj influis ne nur verkistojn en Svislando, sed ankaŭ aliloke en Eŭropo (ekz. Lev Tolstoj, Fernando Pessoa, Hugo von Hofmannsthal).

Ĝis nun, "La Taglibro" estas publikigita en 12 volumoj kaj tradukita en multajn lingvojn.

Amiel ankaŭ publikigis plurajn volumojn de poezio, historiajn kaj filologiajn studojn, kaj filozofiajn eseojn influitajn de idealisma germana filozofio. La plej populara verko, kiun li publikigis dum sia vivo, estis la patriotisma-militisma kanto Roulez, tamburoj! (1857), kiu traktis la interveno de Prusio en Neŭŝatelo.

La tombo de Amiel ankoraŭ troviĝas en la tombejo de Clarens en Montreux ĉe Lago Lemano. La tomboŝtono portas surskribon kun citaĵo el la letero de Paŭlo al la Galatoj 6:8:

CELUI QUI SEME POUR L'ESPRIT MOISSONERA DE L'ESPRIT LA VIE ETERNELLE. Kiu semas por la Spirito, el la Spirito rikoltos eternan vivon.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Grains de mil (Laktograjnoj)
  • II penseroso (La pensema)
  • Part du rêve (Parto de Sonĝoj)
  • Les Etrangères (La Stranguloj)
  • Jour à jour (Tapo post tago)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]