Henri Dunant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Henri Dunant

HenriHenry, laŭnaske Jean-Henri DUNANT [1] (* la 8-an de majo 1828 en Ĝenevo; † la 30-an de oktobro 1910 en Heiden, Svislando), estis svisa komercisto kaj kristana humanisto. Dum komerca vojaĝo li dum junio 1859 spektis la malhomajn kondiĉojn de la soldatoj de Piemonto-Sardinio kaj Francio unuflanke kaj Aŭstrio-Hungario aliflanke post la batalo ĉe la itala urbo Solferino: ke soldatoj mortis dum la batalo, ŝajnis malhoma, sed dum milito neevitebla fakto, sed ke ili agonie mortis poste batalkampe, ĉar neniu povis medicine prizorgi kaj flegi ilin, ŝajnis al li evitebla malhomaĵo. Pri siaj memoraĵoj li skribis libron kun la titolo "Memoro pri Solferino", kiun li dum 1862 proprakoste publikigis kaj disdonigis en Eŭropo.

Sekve de la reagoj de multaj legantoj dum la sekva jaro en Ĝenevo fondiĝis la "Internacia Komitato de Helpaj Societoj por Flegado de Vunditoj", kiu ekde 1876 nomiĝas "Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco" (IKRK). La Ĝeneva Konvencio ellaobrita dum 1864 grandparte baziĝas laŭ proponoj el la libro de Dunant. Dunant, kiu dum 1901 kune kun Frédéric Passy ricevis la unuan Nobel-Premion pri Paco, do rigardiĝas la fondanto de la Internacia Movado de Ruĝa Kruco (kiel simbolo kristana) kaj Ruĝa Krescento (kiel simbolo islama).

En Heiden en orienta Svislando estas muzeo pri Henri Dunant.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dunant baptiĝis je la nomo „Jean-Henri". Li mem en skribaj dokumentoj plej ofte nomis sin „Henri" kaj „Henry". Siaepoke la ekzakta literumo de personaj nomoj evidente ne tiom gravis, tial ke ankaŭ en multaj publikaĵoj troviĝas la diversaj literumoj. Li mem klarigis en letero: "… Estis fine de 1854, kiam mi revenis de plurmonata vojaĝo al la mediteraneo. Mi vidis la novan adresaron de la urbo Ĝenevo kaj malkovris la nomon 'Henri Dunant, ŝubrodistino' …". Por eviti interkonfuzojn, li ekde tiam ofte uzis la nomon Henry kaj nur en oficialaj dokumentoj la originan literumon