Henri Herz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Herz

Henri Herz (Heinrich) (naskiĝis la 2-an de januaro 1806 en Vieno; mortis la 5-an de januaro 1888 en Parizo) estis aŭstra pianisto, komponisto, pianinstruisto kaj piankonstruisto.

Edukado, instruado

Herz kiel infano estis edukata de sia patro kaj Daniel Hünten. Li iris al konservatorio de Parizo en 1816 kaj studis tie sub Victor Dourlen kaj Anton Reicha. Ekde 1842 ĝis 1874 li instruis tie, lia lernantino Roger-Miclos sonregistris 1900 pecojn por Fonotipia Company.

Koncertoj, piankonstruado

Kiel festata pianisto li sin prezentis tutmonde sur turneoj, ekz. en Rusio kaj aliloke en Eŭropo samkiel en Usono. Je tio ekestis krom la libro "Meine Reisen in Amerika" ok pianokonĉertoj kaj aliaj pecoj.

Herz fondis sian propran pianometiejon en Parizo kaj konstruigis tie koncertdomon.

Samtempa kritiko

Robert Schumann opiniis lian muzikon triviala. La edzino de Robert, Clara Schumann, tamen vidis en tio laŭdinda eco, kiu defias la interpretadon de la prezentanto.

Eksteraj ligiloj