Henri La Fontaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henri LA FONTAINE)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Henri La Fontaine
HenriLaFontaine.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1854 (1854-04-22)
en Bruselo
Morto 14-an de majo 1943 (1943-05-14) (89-jara)
en Bruselo
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Universitato Libera de Bruselo
Familio
Frat(in)o Léonie La Fontaine
Profesio
Profesio politikistoadvokatobibliotekisto • bibliografo • pacifisto • feministo
v  d  r
Information icon.svg


Henri Marie LA FONTAINE [lafotén], (naskiĝis la 22-an de aprilo 1854 en Bruselo, mortis samloke la 14-an de majo 1943) estis belga juristo kaj politikisto. Dum jardekoj li estis senatano por la belga socialista partio. En 1913 li ricevis la Nobel-Premion pri Paco.

Henri La Fontaine estis direktoro de la Internacia Bibliografia Instituto. Li studis internacian juron, aktivis en la antaŭmilita pacmovado kaj fariĝis direktoro de la Internacia Oficejo de la Paco. Pro sia aktiveco ĉe internaciaj organizaĵoj (li estis inter la fondintoj de la Unio de Internaciaj Asocioj) li kunrespondecas pri la grava rolo kiun nun havas la urboj Hago (Nederlando) kaj Bruselo (Belgio). En 1920 li kiel belga delegito en la Ligo de Nacioj nesukcese provis proponi Esperanton kiel internacian lingvon.

Kune kun Paul Otlet li fondis en 1894 universalan bibliotekon nomatan Mundaneum kaj kreis la Universalan Dekuman Klasifikon (UDK) por bibliotekoj. Paul Otlet kun Lafontaine plievoluigis la „Dewey”-klasifikon por bibliotekoj (1876, nun ankoraŭ uzata en Nord-Ameriko) ĝis la apero de Universala Dekuma Klasifiko (UDK), unuafoje publikigita en 1905 kaj nun ĝenerale uzata en Eŭropo kaj Azio. Ankaŭ la normigita biblioteka slipo (12,5 × 7,5 mm) estas ilia kreaĵo[1].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Monda organizo en Esperanto 1912, No. 117, p. 1 - prelego dum la "kongreso de rasoj" (Londono)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roland Rotsaert, Mundaneum: papera antaŭulo de Interreto, Monato, januaro 2004, alirite la 29-an decembro 2017.