Henri Marie Ducrotay de Blainville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Henri Marie Ducrotay de Blainville
Henri Marie Ducrotay de Blainville.jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1777 (1777-12-12)
en Arques-la-Bataille
Morto 1-an de majo 1850 (1850-05-01) (72-jara)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Profesio
Profesio anatomo • zoologobotanikisto • universitata profesoro • paleontologo • herpetologist
v  d  r
Information icon.svg

Henri Marie Ducrotay de Blainville (12a de Septembro 1777 – 1a de Majo 1850) estis franca zoologo kaj anatomiisto.

Li estis helpita en sia ekkariero fare de Georges Cuvier. Danke al tiu, li estis helpoprofesoro de anatomio kaj zoologio en la Fakultato de Sciencoj de Parizo. Sed poste ili malamikiĝis.[1]

En 1825 Blainville estis akceptita kiel membro de la Akademio de Sciencoj de Francio; kaj en 1830 li estis nomumita por sukcedi Jean-Baptiste Lamarck en la katedro pri natura historio en la muzeo. Du jarojn poste, post la morto de Cuvier, li atigis la katedron de kompara anatomio.[2] En 1837, li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.

Li studis balenojn kaj ekzemple estis la taksonomia aŭtoritato de nombraj zoologiaj specioj, kaj formortintaj kaj nutempaj; inklude la samnoma Bekobaleno de Blainville, Mesoplodon densirostris.

En la fako de herpetologio, li adoptis la proponon de Pierre André Latreille por separi amfibiojn el reptilioj, kaj poste (1816) disvolvigis unikan aranĝon rilate al la sub-grupigado, uzante gener-organojn kiel primara kriterio.[3][4] Li priskribis kelkajn novajn speciojn de reptilioj.[5]

Blainville malakceptis evolucion. Li estis kritiko de la evoluismaj ideoj de Jean-Baptiste Lamarck sed simile al Lamarck li proponis grandan ĉenon de estaĵoj.[6][7]

En 1822 li stampis la termino paleontologio.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sur les ichthyolites, ou, Les poissons fossiles (1818) -
  • De l'organisation des animaux, ou Principes d'anatomie comparée (1822) - pri kompara anatomio.
  • Manuel de malacologie et de conchyliologie (1825-1827) - pri moluskoj kaj konkoj.
  • Cours de physiologie générale et comparée (1829) - pri kompara fiziologio.
  • Manuel d'actinologie, ou de zoophytologie (1834) -
  • Ostéographie ou description iconographique comparée du squelette et du système dentaire des mammifères récents et fossiles (1839–64) - pri skeletoj kaj dentoj de mamuloj.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chisholm 1911.
  2. Chisholm 1911.
  3. Amphibia Encyclopædia Britannica, 9a eld. (1878) Alirita la 17an de Novembro 2018.
  4. Google Books Report of the Annual Meeting, Volume 4, Part 1835 de British Association for the Advancement of Science. Meeting
  5. "Blainville". The Reptile Database. www.reptile-database.org.
  6. Appel, Toby A. (1980). Henri De Blainville and the Animal Series: A Nineteenth-Century Chain of Being. Journal of the History of Biology 13 (2): 291-319.
  7. Desmond, Adrian. (1989). The Politics of Evolution: Morphology, Medicine, and Reform in Radical London. University of Chicago Press. p. 52. ISBN 0-226-14374-0 "As early as 1816 Henri de Blainville, professor of zoology at the faculty of sciences, had adopted Lamarck's animal series, with its spontaneously generated base (although without accepting his transformism)"
  8. Works by or about Henri Marie Ducrotay de Blainville in libraries (WorldCat catalog)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]