Henri Matisse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Matisse fotita de Carl Van Vechten, 1933.

Henri MATISSE (anri matis, 31-a de decembro 18693-a de novembro 1954) estis franca artisto elstara pro sia uzado de koloro kaj sia flua, genia kaj originala desegnarto. Li estis desegnisto, presaĵfaristo, kaj skulptisto, sed estas konata ĉefe kiel pentristo. Matisse estas ofte konsiderata, kune kun Pablo Picasso kaj Marcel Duchamp, kiel unu el la tri artistoj kiuj helpis difini la revoluciecajn evoluojn de la plastiko dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, respondecaj por signifaj disvolviĝoj en pentrado kaj skulptado. Kvankam li estis komence etikedita Fauve (sovaĝa besto), dum la 1920-aj jaroj li estis pli kaj pli salutita kiel subtenanto de la klasika tradicio en franca pentrado. Lia majstrado de la esprimplena lingvo de koloro kaj desegno, elmontrita en korpo de laboro kiu daŭris duon-jarcenton, gajnis al li renomon kiel gvidanto en moderna arto.

Vivo

Frua vivo

Matisse naskiĝis en Le Cateau-Cambrésis, Nord, Francio, la plej aĝa filo de prospera grenokomercisto. Li kreskis en Bohain-en-Vermandois, Picardio, Francio. En 1887 li iris al Parizo por studi juron, laborante kiel tribunaladministranto en Le Cateau-Cambrésis post akiro de sia diplomo. Li unue komencis pentri en 1889, post lia patrino alportis al li artoprovizojn dum periodo de konvalesko sekvanta atakon de apendicito. Li malkovris "specon de paradizo" kiel li poste priskribis ĝin, kaj decidis iĝi artisto, profunde seniluziigante sian patron. En 1891, li revenis al Parizo por studi arton ĉe la Académie Julian kaj iĝis studento de William-Adolphe Bouguereau kaj Gustave Moreau. Komence li pentris malvivbildojn kaj pejzaĝojn en tradicia stilo, pri kiu li atingis akcepteblan povon. Matisse estis influita per la verkoj de pli fruaj majstroj kiel ekzemple Jean-Baptiste-Siméon Chardin, Nicolas Poussin, kaj Antoine Watteau, kaj ankaŭ de modernaj artistoj kiel ekzemple Édouard Manet, kaj de japana arto. Chardin estis unu el la plej admirataj pentristoj de Matisse; kiel artstudanto li faris kopiojn de kvar Chardin'aj pentraĵoj en la Luvro.

En 1896 kaj 1897, Matisse vizitis la aŭstralian pentriston John Peter Russell sur la insulo Belle-île apud la marbordo de Bretonio. Russell montris al li impresionismon kaj la laboron de Van Gogh, kiu estis amiko de Russell sed tiutempe estis tute nekonata. La stilo de Matisse ŝanĝiĝis tre, kaj li poste diris ke "Russell estis mia instruisto, kaj Russell klarigis koloroteorion al mi." En 1896 Matisse ekspoziciis kvin pentraĵojn en la salono de la Société Nationale des Beaux-Arts, du el kiuj estis aĉetitaj de la ŝtato.

Kun la modelo Caroline Joblau, li havis filinon, Marguerite, naskita en 1894. En 1898 li geedziĝis kun Amélie Noellie Parayre; la paro edukis Marguerite'n kune kaj havis du filojn, Jean (nask. 1899) kaj Pierre (nask. 1900). Marguerite kaj Amélie ofte servis kiel modeloj por Matisse.

En 1898, per la konsilo de Camille Pissarro, li iris al Londono por studi la pentraĵojn de Joseph Mallord William Turner, kaj tiam iris ekskurse al Korsiko. Post lia reveno al Parizo en februaro 1899, li laboris apud Albert Marquet kaj renkontis André Derain, Jean Puy, kaj Jules Flandrin. Matisse ĵetis sin en la laboron de aliaj kaj ofte ŝuldis pro aĉetado de pentraĵoj de pentristoj kiujn li admiris. La bildoj kiujn li pendigis kaj montris en sia hejmo inkludis gipsobuston de Rodin, pentraĵon de Gauguin, desegnaĵon de Van Gogh, kaj Tri Naĝantoj de Cézanne. En la senso de Cézanne de bilda strukturo kaj koloro, Matisse trovis sian ĉefan inspiron.

Multaj el la pentraĵoj de Matisse de 1898 ĝis 1901 uzis divisionisman teknikon kiun li adoptis post legado de la eseo de Paul Signac, "D'Eugène Delacroix au Néo-impressionisme". Liaj pentraĵoj de 1902-03, periodo de materiala aflikto por la artisto, estas relative sombraj kaj rivelas okupatecon de formo. Li faris sian unuan provon je skulptado, kopion post Antoine-Louis Barye, en 1899, kaj poste dediĉis multon da sia energio al laborado en argilo, kompletigante La Sklavon en 1903.

Faŭvismo

Faŭvismo kiel stilo komenciĝis ĉirkaŭ 1900 kaj daŭris preter 1910, la movado mem daŭris nur kelkajn jarojn, 1904-1908, kaj havis tri ekspoziciojn. La gvidantoj de la movado estis Matisse kaj André Derain. La unua soloa ekspozicio de Matisse estis ĉe la galerio de Ambroise Vollard en 1904, sen multe da sukceso. Lia korinklino por brila kaj esprimplena koloro iĝis pli intensa post li pasigis la someron de 1904 je pentrado en St. Tropez kun la novimpresionistoj Signac kaj Henri Edmond Cross. En tiu jaro li pentris la plej gravajn el siaj verkoj en la novimpresionista stilo, Luxe, Calme et Volupté. En 1905 li vojaĝis suden denove por labori kun André Derain en Collioure. Liaj pentraĵoj de tiu periodo estas karakterizitaj per platformoj kaj kontrolitaj linioj, kaj la uzo de punktismo en malpli rigora maniero ol antaŭe.

En 1905, Matisse kaj grupo de artistoj nun konataj kiel Fauves ekspoziciis kune en ĉambro de la Salon d'Automne. La pentraĵoj esprimis emocion kun sovaĝa, ofte malharmoniajn kolorojn, sen konsidero pri la naturkoloroj de la subjekto. Matisse montris Malfermitan Fenestron kaj Virinon kun Ĉapelo ĉe la Salono. Kritikisto Louis Vaucelles priskribis la scenon kun la frazo Donatello parmi les fauves! ("Donatello inter la sovaĝaj bestoj"), aludante Renesanc-stilan skulptaĵon kiu ankaŭ ĉeestis en la ĉambro. Lia komento aperis la 17-an de oktobro 1905 en Gil Blas, ĉiutaga gazeto, kaj iĝis diraĵo. La ekspozicio rikoltis severajn kritikojn — "Poto da farbo estis ĵetita en la vizaĝon de la publiko," diris la kritikisto Camille Mauclair — sed ankaŭ iom da favora atento. Kiam la pentraĵo kiu estis elamasigita por aparta kondamno, Virino kun Ĉapelo de Matisse, estis aĉetita de Gertrude kaj Leo Stein, la spirito de la artisto pliboniĝis tre.

Matisse estis rekonata kiel gvidanto de la Fauves, kune kun André Derain; la du viroj estis ĝentilaj rivaloj, ĉiu kun siaj propraj subtenantoj. Aliaj membroj estis Georges Braque, Raoul Dufy kaj Maurice de Vlaminck. La simbolisma pentristo Gustave Moreau (1826–98) estis la inspira instruisto de la movado; kiel profesoro ĉe la École des Beaux-Arts en Parizo, li puŝis siajn studentojn pensi ekstere de la linioj de formaleco kaj sekvi iliajn viziojn.

En 1907 Apollinaire, komentante pri Matisse en artikolo publikigita en La Falange, skribis, "Ni estas ne ĉi tie en la ĉeesto de ekstravaganca aŭ ekstremisma entrepreno: la arto de Matisse estas elstare racia." Sed la laboro de Matisse de la tempo ankaŭ renkontis impetan kritikon, kaj li malfacile trovis porvivaĵon por sia familio. Lia kontestata pentraĵo de 1907, Nu bleu estis bruligita kopifigure ĉe la Armileja Spektaklo en Ĉikago en 1913.

La malkresko de la Faŭvisma movado post 1906 ne influis la supreniradon de Matisse; multaj el liaj plej bonaj verkoj estis kreitaj inter 1906 kaj 1917, dum li estis aktiva parto de la granda renkontiĝo de arta talento en Montparnasse, eĉ se li ne akomodiĝis tre bone, kun sia konservativa aspekto kaj striktaj burĝaj laborkutimoj. Li daŭre absorbis novajn influojn: li vojaĝis al Alĝerio en 1906 por studi afrikan arton kaj primitivismon; post rigardado de granda ekspozicio de islama arto en Munkeno en 1910, li pasigis du monatojn en Hispanio studante maŭran arton. Li vizitis Marokon en 1912 kaj denove en 1913, kaj, dum pentrado en Tangiers, li faris plurajn novigajn ŝanĝojn al sia arto, inkluzive de uzo de nigra kiel koloro. La efiko je la arto de Matisse estis nova aŭdaco en la uzo de intensa, malmodera koloro, kiel en L'Atelier Rouge (1911).

Matisse havis longan asocion kun la rusa artaĵkolektanto Sergej Ŝĉukin. Li kreis unu el siaj maĵoraj pentraĵoj, La Danco, specife por Ŝĉukin kiel parton de du-pentraĵa komisiono; la alia pentraĵo estis Muziko (1910). Pli frua versio de La Danco (1909) estas en la kolekto de La Muzeo de Moderna Arto en Novjorko.

Gertrude Stein kaj la fratinoj Cone

Henri Matisse en 1913

Ĉirkaŭ aprilo 1906 li renkontis Pablo Picasso'n, kiu estis 12 jaroj pli juna ol Matisse. La du iĝis dumvivaj amikoj. Ili ankaŭ estis rivaloj kaj ofte estas komparitaj; unu grava malsamo inter ili estas ke Matisse pentris el naturo, sed Picasso estis multe pli ema al laboro el fantazio. La subjektoj de la du artistoj plejparte estis virinoj kaj malvivaĵoj, kvankam Matisse pli ofte metis siajn figurojn en plene realigitaj ĉambroj. Matisse kaj Picasso unue estis alportitaj kune ĉe la pariza salono de Gertrude Stein kaj ŝia edzino Alice B. Toklas. Dum la unua jardeko de la 20-a jarcento, usonanoj en Parizo — Gertrude Stein, ŝiaj fratoj Leo kaj Michael Stein kaj la edzino de Michael, Sarah — estis gravaj kolektantoj kaj subtenantoj de la pentrado de Matisse. Krome la du Baltimoraj amikoj de Gertrude Stein, la fratinoj Claribel kaj Etta Cone, iĝis gravaj patronoj de Matisse kaj Picasso, kolektante centojn da iliaj pentraĵoj. La Cone-kolekto nun estas ekspoziciata en la Baltimora Muzeo de Arto.

Liaj amikoj organizis kaj financis la Académie Matisse en Parizo, privatan kaj ne-komercan lernejon en kiuj Matisse instruis junajn artistojn. Ĝi funkciis de 1907 ĝis 1911. Hans Purrmann kaj Sarah Stein estis inter liaj plej lojalaj studentoj.

Matisse pasigis sep monatojn en Maroko de 1912 ĝis 1913, produktante proksimume 24 pentraĵojn kaj multajn desegnaĵojn. Liaj oftaj orientalismaj temoj de pli postaj pentraĵoj, kiel ekzemple odaliskoj, povas esti spuritaj al tiu periodo.

For de Parizo

En 1917 Matisse transloĝiĝis al Cimiez sur la Bordo Lazura, antaŭurbo de la grandurbo de Nico. Lia laboro de la jardeko sekvanta tiun moviĝon montras rilakson kaj moligadon de lia metodo. Tiu "reveno al ordo" estas karakterizaĵo de multe el la arto de la periodo post la unua mondmilito, kaj povas esti komparitaj kun la novklasikismo de Picasso kaj Stravinskij, kaj ankaŭ la reveno al tradiciismo de Derain. Lia orientalismaj odaliskaj pentraĵoj estas tipaj en la periodo; kvankam tiu laboro estis populara, kelkaj tiutempaj kritikistoj trovis ĝin malprofunda kaj dekoracia.

Dum la malfruaj 1920-aj jaroj Matisse denove okupiĝis pri aktivaj kunlaboroj kun aliaj artistoj. Li laboris kun ne nur francoj, nederlandanoj, germanoj, kaj hispanoj, sed ankaŭ kelkaj usonanoj kaj lastatempaj usonanaj enmigrintoj.

Post 1930, nova forto kaj pli aŭdaca simpligo aperis en lia laboro. Usona artaĵkolektanto Albert C. Barnes konvinkis lin produkti grandan murpentraĵon por la Barnes-Fondaĵo, La Danco II, kiu estis kompletigita en 1932; la fondaĵo posedas plurajn aliajn pentraĵojn far Matisse. Tiu nova inklino al simpligo (kun antaŭsigno de la eltondaĵa tekniko) ankaŭ evidentas en lia pentraĵo Granda kliniĝanta nudulino (1935). Matisse laboris pri ĉi tiu pentraĵo dum pluraj monatoj kaj dokumentis sian progreson per serio de 22 fotoj kiujn li sendis al Etta Cone.

Matisse kaj lia edzino separiĝis en 1939. Li travivis kolostomian operacion en 1941, kaj komencis uzadon de rulseĝo. Ĝis lia morto, lin zorgis rusa virino, Lydija Delektorskaja, antaŭe unu el liaj modeloj.

Dosiero:Henri Matisse Cutouts Gallery.jpg
Galerio de glubildojn en Metz

Kun la helpo de asistantoj li komencis krei tonditajn glubildojn, ofte je granda amplekso, kiujn li nomis gouaches découpés. Lia serio, Bluaj Nudulinoj, elmontras la ĉefajn trajtojn de tiu ĉi tekniko, kiun li priskribis kiel "pentradon per tondilo"; ili montras lian kapablon alporti la okulon por koloroj kaj geometrio al nova medio, de kompleta simpleco, sed kun ludema kaj rava potenco.

Dum la 1940-aj jaroj li ankaŭ produktis nigrablankajn ilustraĵojn por pluraj libroj kaj pli ol cent litografiaĵojn en la Mourlot-Studioj en Parizo.

Matisse, ĝisfunde nepolitika, estis ŝokata kiam li aŭdis ke lia filino Marguerite, kiu estis aktiva en la Rezistado dum la milito, estis torturita (preskaŭ al morto) en Rennes-malliberejo, kaj juĝita al la koncentrejo Ravensbrück. (Ŝi evitis pluan malliberigon per eskapo el la Ravensbrück'ena trajno, kiu haltis dum Alianca aviadila atako; ŝi kaŝiĝis en la arbaro kaj saviĝis de aliaj rezistantoj.) Rudolf Levy, lernanto de Matisse, estis mortigita en Aŭŝvico en 1944.

En 1951 Matisse finis kvarjaran projekton pri la interno, la vitrofenestroj kaj la ornamadoj de la Chapelle du Rosaire de Vence, ofte nomata "la Matisse-Kapelo". Tiu projekto estis la rezulto de la proksima amikeco inter Matisse kaj Fratino Jacques-Marie. En 1952 li fondis muzeon dediĉatan al sia laboro, la Matisse-Muzeo en Le Cateau-Cambrésis, kaj ĝi estas nun la tria plej granda kolekto de Matisse-verkoj en Francio.

Matisse mortis pro koratako en la aĝo de 84 en 1954. Li estis enterigita en la tombejo de la Monastère Notre Dame de Cimiez, proksime de Nico.

Arkitekturo kaj pentraĵoj de Vence

Guste ĉe monaĥinejo, Matisse, jam malsana kaj moviĝanta per rulseĝo, gasto de la fratinoj de Vence (Francio akceptis plani kaj realigi sian projekton de la Kapelo de Vence kie ankaŭ kreis pentraĵojn nun multe vizititajn kaj admiritajn (vidu: Chapelle du Saint-Marie du Rosaire).

Okaze de tiu verko li montris sian senteblecon kreskigita per la malkovro de la spirita animo de ĉiu arta kreaĵo: skribas li mem: “Artisto aŭ poeto posedas enan lumon kiu transformas la objektojn ilin igante novan mondon, senteblan, organizitan: mondo viva kiu el si mem estas senerara signo de la dieco...”. (Marie-Thérèse Pulvenis de Séligny – Avvenire de la 17-a de septembro 2013).

Eksteraj ligiloj