Henri Micard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Henri MICARD (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1897 en Parizo; mortis la 26-an de majo 1966) estis franca esperantisto.

Li estis filo de laboratori-helpanto ĉe Instituto Pasteur. Kiam li estis infanaĝa, la gepatroj sendis lin al la patrinaj geavoj, apud La Flèche. Post kiam li estis 3-jara, la gepatroj venis loĝi en tiu ĉi regiono (Sarthe) kaj Henri povis vivi ĝoje kun ili, ĝuante la kamparon. Li ankaŭ bone lernis kaj intencis fariĝi inĝeniero.

Malfeliĉe, kiam li aĝis je 12 jaroj, li ricevis kuglon en la genuo (ĉas-akcidento) kaj fariĝis kriplulo. Sekvis multe da klopodoj kaj zorgoj, sed li sukcesis per sia volo, kaj la helpo de sia kuzino Marie-Thérèse, denove paŝi.

Finfine (1918), li fariĝis instruisto en la elementaj lernejoj. En aŭgusto 1919, li edziĝis kun Marie Thérèse.

Dum sia kariero, Henri Micard estis ankaŭ vilaĝa administra sekretario, sed li multe agis por helpi siajn samvilaĝanojn (precipe la infanojn kaj junulojn) distriĝi kaj kleriĝi. Li senlace laboris kun sia edzino, eĉ dimanĉe, por organizi festojn kaj vojaĝojn. Li estis ano de la pedagogia movado de Celestin Freinet (Institut Coopératif de l'Ecole Moderne). Li ankaŭ aliĝis al la sindikato (SNI, Syndicat National des Instituteurs) kaj agadis en ĝi.

Ekde 1921, li fariĝis esperantisto, eklernis la lingvon. En 1934 li partoprenis en la "somera lernejo" organizita de Honoré Bourguignon en Bretonujo. En la sekvaj jaroj fondiĝis la GEE (Grupo de Esperantistaj Edukistoj) kies Ĝenerala Sekretario estis Henri Micard. Post la dua mondmilito, la someraj lernejoj denove okazis, sed estis malfacile trovi ĉiujare novan lokon por organizi tiujn aranĝojn.

Pro tio, Micard proponis la kreon de asocio, kiu estis leĝe starigita la 16an de septembro 1951. [1]

En oktobro, li trovis la kastelon Greziljono, vizitis ĝin... Post diversaj malfacilaĵoj (ne estis sufiĉe da mono), finfine okazis la aĉeto. Komence de 1952 la franca esperantistaro havis sian domon.

En 1953 oni povis aĉeti meblojn, kaj de tiam la geedzoj Micard dediĉis siajn tutajn fortojn al pluvivado kaj komforto de Greziljono.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. podofo
  2. pri Grezijono