Saltu al enhavo

Henri Sentis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Sentis
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1850 (1850-12-12)
en Parizo
Morto 15-an de decembro 1933 (1933-12-15) (83-jaraĝa)
en Grenoblo
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Henri SENTIS (santi), naskiĝis 12 dec. 1850 en Parizo, mortis 15 dec. 1933 en Grenoblo, estis franca d-ro de sciencoj (1897), prof. licea de fiziko.

Esperantisto de 1898 li gvidis kursojn, faris informajn broŝurojn, kreis la E-grupon en Grenoblo kaj kunlaboris en E-aj gazetoj. Li batalis por „racia evoluo de Esperanto“, ĝis sia morto li eldonis revueton „Esperanta Evoluo“, kies celo estis enkonduki kelkajn ŝanĝojn en la lingvon. Li verkis gramatikan studon kaj vortaron franca-esperanta.

  • Urso Arkivigite je 2016-11-11 per la retarkivo Wayback Machine“, novelo, 1906, nova eldono 1928;
  • Le Triomphe de l'Esperanto est-il certain ? (1906)
  • Rimarko pri la sintaxo [tiel!] di verbo [tiel!] en Esperanto, 1916;
  • Vortoj propozataj [tiel!] por Esperanto. Grenoble 1919, 34 p. (22x17 cm): Enhavas proponitajn neologismojn kun tradukoj al la franca, indikas ankaŭ ĉu proponita radiko estas trovebla en la angla, hispana, itala, latina aŭ germana
  • „Blua Kardo“, 1923 ktp.; kun reformemaj tendencoj.
  • Esperanta progreso, 1925
  • Dictionnaire français-esperanto. [Grenoble: H. Sentis,] 1927, iv, 260 p. (26x21 cm)

Pri Le Triomphe de l'Esperanto est-il certain ?

Citaĵo
 Tiu broŝureto, verkita je letera formo en tre vigla kaj ĉarma stilo, respondas tre sukcese je tiu objekto, kiun oni tre ofte kontraŭdiras al la propagandistoj : ĉu la triumfo de Esperanto estas tute certa kaj ĉu nova elpensota idiomo ne anstataus baldaŭ nian lingvon ? Tre impresiga kaj konvinkiga estas la facila pruvado : tial, tiun broŝuron ni tre varme rekomendas al ĉiuj Esperantistaj fervoruloj. 
— La belga sonorilo - Numero 045, Majo (1906)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]