Henriette Reker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriette Reker
Persona informo
Henriette Reker
Naskiĝo 9-an de decembro 1956 (1956-12-09) (67-jaraĝa)
en Kolonjo
Religio Evangelia Eklezio en Germanio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de KolonjoUniversitato de RegensburgUniversitato de Göttingen vd
Partio senpartia vd
Subskribo Henriette Reker
Profesio
Okupo juristoadvokatopolitikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henriette REKER (naskiĝis la 9-an de decembro 1956 en Kolonjo) estas germana juristo, advokato kaj politikisto. Ŝi estas urbestro de Kolonjo ekde la 22-a de oktobro 2015.

Studoj kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi lernis juron de 1976 ĝis 1986 en Kolonjo, Ratisbono kaj Gottingeno. Ŝi laboris kiel juristo en Bielefeld, Münster, Gelsenkirchen kaj finfine en 2010 en la urbodomo de Kolonjo.

Politika laboro[redakti | redakti fonton]

La 17-an de oktobro 2015 murdisto provis mortigi ŝin. Li riproĉis ŝian politikon por la rifuĝintoj. Okaze de la urbestra baloto, la 18-an de oktobro 2015 ŝi ricevis 169 919 voĉojn (52,66 %). Ŝi iĝis urbestro de Kolonjo la 22-an de oktobro 2015.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Germana kaj franca vikipedioj.