Henriette von Schorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriette von Schorn
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1807 (1807-01-01)
en Nordheim
Morto 1-an de januaro 1869 (1869-01-01) (62-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Henriette von SCHORN [fon ŝorn], fraŭlina nomo: Henriette Wilhelmine Auguste Freiin von STEIN [fon ŝtajn], (naskiĝis en 1807 en Nordheim, mortis en 1869 en Vajmaro) estis grafino kaj germana poetino, kolekistino de fabeloj kaj salona damo. Ŝi ankaŭ skribis sub la kaŝnomo H. Nordheim.

La ortodoksa kirketo por la rusa grafino Maria Pavlovna de sur la Historia tombejo vajmara, kies servistino estis Schorn. Ankaŭ ŝi mem kaj ŝia filino entombigitis proksime

Vivo[redakti | redakti fonton]

Henriette von Stein translokiĝis en 1831 Vajmaron, kie ŝi iĝis servistino kortega ĉe Maria Pavlovna Romanova. En Vajmaro ŝi konatiĝis kun la arthistoriisto Ludwig Schorn, al kiu ŝi fianĉiniĝis malgraŭ koleriĝoj fare de la nobeloj. La grandduko Karlo Frederiko nobeligis la arthistoriiston kaj tiamaniere geedziĝo ebliĝis en 1839. Je la komenciĝo de la jaro 1841 naskiĝis la filino Adelheid von Schorn; malpli ol unu jaron poste Ludwig von Schorn mortis pro brusta malsano.

Henriette von Schorn flegadis kontaktojn al multaj personoj de la vajmara klera burĝaro. Al kiuj apartenis i.a.: Hans Feodor von Milde, Rosa von Milde, Peter Cornelius, August Heinrich Hoffmann von Fallersleben, Louise Seidler, Carolyne zu Sayn-Wittgenstein kaj Franz Liszt. Ŝi verkis poemojn por la gazeto Die Gartenlaube, la lepsika magazino Allgemeine Modezeitung, la semajngazeto Weimarer Sonntagsblatt kaj por Münchener Hauschronik. Por la fabelkolektoj de Ludwig Bechstein kelkaj ŝiaj verkoj publikiĝis pseŭdonime sub la aŭtoreco de iu H. Nordheim.

En majo 1869 ŝi havis koratakon. Kelkajn tagojn poste ŝi mortis kaj estis entombigita sur la Historia tombejo de Vajmaro.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Lieder und Sprüche. Weimar 1854 (pseudonime, H. Nordheim)
  • Ländliche Skizzen aus Franken Weimar 1854 (pseudonime, H. Nordheim)
  • Geschichten aus Franken 1902 (postmorte)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Adelheid von Schorn: Zwei Menschenalter. Erinnerungen und Briefe. Berlin S. Fischer Verlag 1901.
  • Ulrike Müller: Die klugen Frauen von Weimar. Regentinnen, Salondamen, Schriftstellerinnen und Künstlerinnen. Elisabeth Sandmann Verlag GmbH, München (1. Auflage 2007).

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Henriette von Schorn en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]