Saltu al enhavo

Henrik Bródy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henrik Bródy
Henrik Bródy
Henrik Bródy
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de majo 1868 (nun 1868-05-21)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Ungvár
Morto la 6-an de majo 1942
en Mandata Palestino Jerusalemo
Tombo Juda tombejo de la Olivarba Monto Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana hungara hebrea
Ŝtataneco Hungara reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Nathan Ehrenfeld (en) Traduki (bopatro) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo rabeno
eldonisto
beletristo
redaktisto
cionisto
literaturhistoriisto
literatursciencisto
judologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Henrik Bródy [brOdi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bródy Henrik estis hungara rabeno, literaturhistoriisto. Lia nomvarianto estis Brody Heinrich Haim, lia pseŭdonimo estis Salamonsohn H..

Henrik Bródy[1][2] naskiĝis la  21-an de majo 1868 en Ungvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio), li mortis la 6-an de majo 1942 en Jerusalemo (Mandata Palestino, nutempe en Israelo).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Henrik Bródy lernis en publika lernejo de sia naskiĝurbo, poste li studis en jeŝivoj de Tolcsva kaj Pozono, li doktoriĝis el filozofio en Universitato de Berlino en 1894, 4 jarojn poste li rabeniĝis en en:Hildesheimer Rabbinical Seminary, krome li estis sciencisto de la hebreaj lingvo kaj literaturo. Post siaj studoj li estis rabeno en Nachod (Bohemio) ĝis 1902, poste li havis postenon en cionisma movado 3 jarojn. En Prago li estis lernejestro (1905–1913) kaj ĉefrabeno (1913-1930), poste en Berlino li estis institutestro, sed en 1933 pro la naziismo kune kun la instituto li translokiĝis al Jerusalemo. Same tie li estis institutestro ĝis sia morto. Li esploris la hebrean poezion.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Hebräische Prosodie von Immanuel Frances. (1892)
  • Literar-Historische Mitteilungen. (1894)
  • Der Diwan des Jehuda ha-Levi. (2 volumoj, 1894–1901)
  • Zehn Gedichte aus dem Diwan Moses Ibn Esra. (1896)
  • Weltliche Gedichte des Abu Agjub Soleiman ben Jahja ibn Gabirol. (2 volumoj, 1897–1898)
  • A szerelem dalai a spanyol–arab korszak héber irodalmában. (2 volumoj, 1899)
  • Widerspricht der Zionismus unserer Religion? (1908)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]