Henrik Lindstrøm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henrik Lindstrøm
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1866 (1866-05-17)
en Hammerfest
Morto 21-an de septembro 1939 (1939-09-21) (73-jaraĝa)
en Oslo
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo kuiristo • esploristo
vdr
"Polusa ĉefkuiristo" Adolf Lindstrøm kun fiŝoj de Insulo Reĝo Vilhelmo en 1904.
Lindstrøm ricevis la Sudpolusan Medalon pro sia partopreno en la Sudpolusa Ekspedicio de Roald Amundsen.

Adolf Henrik Lindstrøm (17a de Majo, 1866 – 21a de Septembro, 1939) estis norvega ĉefkuiristo kaj polusa esploristo.[1]

Lindstrøm estis naskiĝinta en Hammerfest.[2][3] Li estis Kveno.[4] Li partoprenis en la ekspedicio de Otto Sverdrup per la ŝipo Fram el 1898 al 1902. Poste li veturis kun Roald Amundsen dum sia navigado de la Nordokcidenta Pasejo per la Gjøa el 1903 al 1906, kaj en la Sudpolusa ekspedicio de 1910 al 1912. Li partoprenis ankaŭ en ekspedicio al Siberio el 1914 al 1916. Lindstrøm mortis en Oslo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]