H. G. Wannemakers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henriko Gerardo Wannemakers)
H. G. Wannemakers
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1909 (1909-10-18)
Morto 12-an de septembro 1974 (1974-09-12) (64-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantistopastro • universitata instruisto
vdr

Henriko Gerardo WANNEMAKERS (naskiĝis en Bussum apud Hilversum la 18-an de oktobro 1909 - mortis la 12-an de septembro 1974 en Nimego, Nederlando) estis pastro-esperantisto, antaŭe profesoro pri teologio en Ĝakarto, Indonezio.

Wannemakers aktivis ĉefe en IKUE; li verkis predikojn, prelegojn kaj recenzojn, redaktis katolikajn periodaĵojn. Pluraj liaj tradukoj aperis en la serio "Dokumentoj el Romo" de IKI, kunlabore kun pastro H. Roosen. Li kunaŭtoris kaj kuntradukis plurajn katolikajn librojn en Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Propraj nomoj de Sanktuloj kaj Sanktulinoj, Latine - Esperanto (1962)
  • Propraj nomoj en la Nova testamento, L-Eo (1963)
  • Katolika terminaro Esperanto - Latine (1963, HUBERTENO, P.)
  • La ekumena koncilio kaj Esperanto: prelego je la 29-a Internacia Kongreso de la Katolikaj Esperantistoj en Romo 1962
  • Enkonduko en la leteroj de la sankta apostolo Paŭlo
  • Tutmonda laŭdo : katolika preĝaro

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Papo Paulus: Dogma konstitucio pri la eklezio (Trad. de H. Roosen kaj H. G. Wannemakers, 1967)
  • Papo Paulus: Paŝtista konstitucio pri la eklezio en la nuntempa mondo (Trad. de H. Roosen kaj H. G. Wannemakers, 1969)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.