Henriko de Laŭzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Henriko de Laŭzano (... – ...) estis svisa monaĥo de la Ordeno de Klunizo vivinta en la 12-a jc.
Diakono, en la sama ordeno, en 1116 forlasis sian monaĥejon kaj komencis, kiel izola monaĥa ermito, prediki kontraŭ la korupto de la klerikaro de la urbo Le Mans. Sed al tiuj kritikoj miksiĝis ankaŭ kritikoj rilate la liturgion aparte la bapton de infanoj kaj la sakramentojn (la reala ĉeesto estas idolkulto), rilate la manieron ilin administri celante kulpigi la avidon de la episkopoj kaj klerikaro,

Tiuepoke ankaŭ la episkopo de Le Mans, Hildeberto de Lavardin engaĝiĝis en reformo de la moroj de la klerikaro, sed la hereza emo de la diakono Henriko malhelpis kunlaboradon, kaj fine la episkopo devigis la herezulon forlasi la urbon.
Sed Henriko daŭrigis prediki en Poitiers kaj Bordeaux. Dum tiuj migradoj li eble renkontis Pierre de Bruys kiu funkciis kiel modelo en la kritika ka reformema ideologio. En 1134, ordone de la episkopo de Arles, estonta papo Inocento la 2-a, li estis arestita kaj enkondukita al la sinodo de Pizo kie li konsentis, instigite de Petro la Venerinda, negi siajn herezajn teoriojn kaj akceptis retiriĝi en la monaĥejo de Cistercio. Sed, reveninte al Francio, tamen, li rekomencis siajn predikadojn en la zono de Tuluzo, subtenita ĉi-kaze, de Idelfonso, grafo de Saint-Gilles.

En 1145, la religiaj lokaj aŭtoritatoj, zorgoplenaj pro la disvastiĝo de la teorioj de Henriko, propetis por ke intervenu Bernardo de Clairvaux. La grafo de Sant-Gilles estis persvadita ĉesigi sian apogon al Henriko, kiu estis kaptita kaj enprizonigita ĝis lia morto.

Liaj sekvuloj, la henrikanoj, supervivis ĝis ĉirkaŭ 1152.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [2] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [3] Catholic_Encyclopedia