Henriko la 1-a (Brabanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Henriko la 1-a
Duko de Brabanto Armes brabant escudo brabante.png
Jindra1.jpg
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1165
en Loveno
Morto 5-an de septembro 1235 (1235-09-05)
en Kolonjo
Tombo St. Peter's Church [#]
Familio
Dinastio Brabanta dinastio (Reginaroj) [#]
Patro Gotfredo la 3-a, grafo de Loveno [#]
Patrino Margareta de Limburgo [#]
Gefratoj Albert of Louvain [#]
Edzino Matilda of Flanders • Marie of France, Duchess of Brabant [#]
Idoj Maria of Brabant • Henry II • Adelaide of Brabant • Godfrey, Lord of Gaesbeek • Matilda of Brabant • Élisabeth de Brabant • Margaretha of Brabant [#]
Profesio
Okupo feudatory [#]
Grafo de Bruselo
Regado ekde 1179
Duko de Brabanto Armes brabant escudo brabante.png
Regado ekde 1183
Grafo de Loveno
Regado ekde 1190
Margrafo de Antverpeno
Regado ekde 1190
Duko de Malsupra Loreno Lothringen-Nieder.PNG
Regado ekde 1190
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Henriko la 1-a de Brabanto, nomita la Kuraĝulo aŭ la Batalema (ĉirkaŭ 1165 - Kolonjo, 1235), estis filo de Godofredo la Animema, 3-a grafo de Loveno, duko de Lothier (Malsupra Loreno, Basse-LotharingieHerzogtum Niederlothringen), landgrafo de Brabanto kaj margrafo de Antverpeno, kaj de Margarita de Limburgo. Henriko estis ekde 1179 grafo de Bruselo, ekde 1183 duko de Brabanto kaj ekde 1190 grafo de Loveno, margrafo de Antverpeno kaj duko de Malsupra Loreno. Asociita de sia patro al la regado de la duklando ekde 1179, en 1183 li ricevis el la imperiestro Frederiko la 1-a la titolon de duko de Brabanto.

Dum sia regado li vidiĝis enkaĉigita en la lukto por la sukcedo en la episkopejo de Lieĝo disputata inter lia frato, Alberto de Loveno, elektita urbo, kaj Alberto de Rethel, ekleziulo de Lieĝo. La imperiestro Henriko la 6-a nomumis trian disputanton, nome Lotario de Bonno, post ricevi grandan monkvanton el lia frato, la grafo de Hostada. Alberto de Loveno veturis sekrete al Romo kie li atingis papan konfirmon de lia nomumo, sed reveninte al Brabanto li trafis sin nehelpata de sia propra frato antaŭ minaco de la imperiestro, kiu venis en Lieĝon kaj punis liajn partianojn. Finfine Alberto estis murdita en 1192 laŭ ordono de la imperiestro proksime al Reims, kie li estis ĵus konfirmita de la tiea arkiepiskopo je la nomo de la papo.

La novaĵo de lia murdo okazigis ribelon en Lieĝo, el kiu devis fuĝi Lotario, kaj la kreadon de ligo kontraŭimperia formita de Henriko de Brabanto, la episkopo de Kolonjo kaj aliaj germanaj princoj. La imperiestro rezignis, kaj abandonis Lotarion, kiu same rezignis al la episkopeco, sed la ekleziuloj dividiĝis denove por la elekto de la sukcedonto. La rivaleco tiam establiĝis inter Simono, filo de la duko de Limburgo, nur deksesjaraĝa, apogita de Henriko de Brabanto, kaj Alberto de Cuyck, preferita de la pastraro kaj helpata de la grafo de Henao, kiu finfine akiros la episkopecon.[1]

Li ankaŭ partoprenis en la krucmilito de 1197 organizita de la imperiestro Henriko la 6-a al Palestino, kaj li estris roton kiu konkeris la urbojn Sidono kaj Beirut.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Van Hasselt, André kaj Van Hasselt, M., Historia de Béljica y Holanda, Barcelona, Imprenta del Imparcial, 1884, pp. 135-137. Tiu epizodo en pp. 93-95.