Henriko la 2-a (Sankta Romia Imperio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 2-a |
Henriko la 2-a konata ankaŭ kiel Henriko la 2-a "de Germanio" (6-a de majo 973 – 13-a de julio 1024), estis reĝo germania kaj imperiestro de la Sankta Romia Imperio, la lasta el la liudolfida dinastio ("Otto-idoj"). Estas konsiderata Sanktulo de la Katolika Eklezio.
Li estis la filo de Henriko la Kverelanto, duko de Bavario. Ĉar lia patro insurekciis kontraŭ la antaŭaj imperiestroj, li devis ekziliĝi junaĝe. Li sukcedis sian patron en la duklando de Bavario en 995 kiel Henriko la 4-a.
En 1202 Arduino de Ivreo estis proklamita reĝo de Italio en Pavio nur unu monaton post la morto de Oto la 3-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj tiele la revo de imperio kaj romia kaj ĝermana disfalas. Italio volas sendependon kaj nomumas sian propran monarkon. La sukcedonto de Oto la 3-a, nome ties kuzo Henriko de Bavario, Henriko la 2-a, veturas al Romo post du jaroj por ekposedi la kronon de Italio, kiu laŭleĝe korespondas al li.
Antaŭe: | Duko de Bavario | Poste: | |
---|---|---|---|
Henriko "la Kverelanto" | 995–1004 | Henriko la 5-a | 1a-foje |
Henriko la 5-a | 1009–1017 | Henriko la 5-a | 2a-foje |
Antaŭe: | Reĝo de Italio | Poste: | |
---|---|---|---|
Arduino de Ivreo | 1004–1024 | Konrado la 2-a |
Antaŭe: | Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio | Poste: | |
---|---|---|---|
Oto la 3-a | 1002–1024 ekde 1014 imperiestro | Konrado la 2-a |