Henriko la 2-a (Bavario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 2-a
Henriko la 2-a
Duko de Bavario
Henry II, Duke of Bavaria.jpg
Persona informo
Naskiĝo 951
Morto 28-an de aŭgusto 995 (0995-08-28)
en Bad Gandersheim
Tombo Preĝejo Stiftskirche en Bad Gandersheim [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Dinastio Liudolfidoj [#]
Patro Henriko la 1-a de Bavario [#]
Patrino Judith of Bavaria [#]
Gefratoj Hedwig of Swabia • Gerberga II [#]
Edz(in)o Gizela de Burgundio [#]
Infanoj Henriko la 2-a de la Sankta Romia ImperioGizela de Bavario • Bruno de Aŭgsburgo • Brigitta de Bavario • Arnold de Ravenna • Brigitta de Andlau [#]
Parencoj Oto la 1-a [#]
Profesio
Okupo suvereno [#]
Duko de Bavario
Dum 955 ĝis 976
2-a periodo
Dum 985 ĝis 995
Duko de Karintio
Margrafo de Verono
Dum 989 ĝis 995
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Henriko la 2-a, nomata ankaŭ Henriko la Kverelanto, germane Heinrich II., der Zänker (naskiĝis 951; mortis la 28-an de aŭgusto 995 en Abatinujo Gandersheim) de la dinastio Liudolfidoj estis de 955 ĝis 976 kaj denove de 985 ĝis 995 duko de Bavario kaj de 989 ĝis 995 duko de Karintio kaj margrafo de Verono.

Lian vivon karakterizas la ambicia potencbatalo inter li kaj lia kuzo, la liudolfida imperiestro Oto la 2-a de la Sankta Romia Imperio. En tiu batalo fine venkis Oto super Henriko kaj forprenis de li Karintion kaj Veronon. Kelkajn jardekojn poste tamen la filo de Henriko, ankaŭ nomata Henriko, postsekvis la filon de Oto, ankaŭ nomata Oto, kiel imperiestro.

Li estis patro de la beata Gizela de Bavario.