Henriko la Birdisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko la Birdisto
Reĝo de Orientfranka imperio
Henry I the Fowler.JPG
Persona informo
Henricus I Auceps
Naskiĝo ĉirkaŭ 876
en Memleben, Carolingian Banner.svg Orientfranka imperio
Morto 2-an de julio 936 (0936-07-02)
en Memleben, Carolingian Banner.svg Orientfranka imperio
Mortis per apopleksio [#]
Tombo Abatinujo Quedlinburg [#]
Religio kristanismo [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Orientfranka imperio [#]
Familio
Dinastio Liudolfidoj [#]
Patro Otto la 1-a de Saksio [#]
Patrino Hedwiga de Babenberg [#]
Gefratoj Oda de Saksio [#]
Edz(in)o Matilda de Ringelheim • Hatheburg de Merseburg [#]
Infanoj Hedwig de Saksio • Oto la 1-a • Gerberga de Saksio • Henriko la 1-a de Bavario • Bruno la 1-a de Kolonjo • Thankmar [#]
Profesio
Okupo suvereno [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Henriko la 1-a, nomata Henriko la Birdisto, Geinrich I der fogeler (naskiĝinta ĉirkaŭ 876; mortinta la 2-an de julio 936 en Memleben) estis la unua reĝo de la Orientfranka imperio de la saksa dinastio Liudolfidoj ("Otto-idoj"). La kromnomon "la Birdisto" aŭ "la Birdkaptisto" li ricevis ĉar, laŭ legendo, li estis ĉasanta birdojn ĝuste kiam lin atingis la sciigo ke li estis elektita reĝo.

Li estis saĝa politikisto kaj armeestro. Dum lia estrado la Imperio plifortiĝis: estis okupita Lotaringio, germanoj ekis koloniigon de polabaj landoj. Por defendi teritorion de sia imperio kontraŭ nomadaj hungaroj li konstruis multajn burgojn (germane citadelo). Krome, Henriko la 1-a kreis fortan kavalerian armeon, kiu povis venki la hungaran en la batalo de Riado.

Lia filo estis Oto la 1-a, kiu poste iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio.