Henriko la Navigisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko la Navigisto
Henry the Navigator1.jpg
Arms of Henry of Portugal, Duke of Viseu.svg
Persona informo
Henrique de Avis, 1.º Duque de Viseu
Naskiĝo 4-an de marto 1394 (1394-03-04)
en Porto, Flag of Portugal (1830–1910).svg Reĝlando Portugalio
Morto 13-an de novembro 1460 (1460-11-13) (66-jara)
en Vila do Bispo, Flag of Portugal (1830–1910).svg Reĝlando Portugalio
Tombo Monaĥejo de Batalha [#]
Religio katolikismo [#]
Lingvoj portugala [#]
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio [#]
Subskribo Henriko la Navigisto
Familio
Dinastio Dinastio Aviso [#]
Patro Johano la 1-a de Portugalio [#]
Patrino Philippa of Lancaster [#]
Gefratoj Beatrice, Countess of Arundel • Izabela de Portugalio, Dukino de Burgundio • Eduardo la 1-a de Portugalio • Ferdinando la Sankta Princo • Peter, Duke of Coimbra • Alfonso, duko de Braganza • John, Constable of Portugal [#]
Profesio
Alia nomo Henrique o Navegador • Infante de Sagres [#]
Okupo oficiro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
... kaj en ĝi la gvida figuro portanta ŝipmodelon videbla ambaŭflanke estas tiu de Henriko la Navigisto.

La Infanto Dom Henriko de Portugalio, Duko de Viseu (4a de marto 1394 – 13a de novembro 1460), plej bone konata kiel Princo Henriko la Navigisto (en portugala: Infante Dom Henrique, o Navegador), estis ŝlosila figuro en la komencaj apokoj de la Portugala Imperio kaj en la eŭropaj marmalkovroj kaj maretendo. Pro sia administra direktorado, li estas konsiderata kiel la ĉefa iniciatinto de tio kio estos konata kiel la Epoko de Malkovroj. Henriko estis la kvara filo de la reĝo de Portugalio Johano la 1-a, nome fondinto de la Dinastio Aviso.[1]

Henriko estis responsa pro la frua disvolgivo de la portugala esplorado kaj markomerco kun aliaj kontinentoj pere de sistema esplorado de Okcidenta Afriko, la insuloj de la Atlantika Oceano, kaj la serĉado de novaj marvojoj. Li kuraĝigis sian patron konkeri Sebton (1415), nome islama havenurbo en la nordafrika marbordo trans la Ĝibraltara Markolo el la Iberia Duoninsulo. Li lernis el la oportunoj havigitaj el la komercvojoj de Saharo kiuj finiĝas tie, kaj fasciniĝis kun Afriko ĝenerale; li estis tre scivolema pri la kristana legendo de Pastro Johano kaj la etendo de la portugala komerco. Li estis konsiderata kiel la patrono de la Portugala esplorhistorio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bulliet, Richard W. The Earth and Its Peoples: A Global History. Boston: Wadsworth Cengage Learning, 2011. Print.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]