Henry Ford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Henry Ford
Henry Ford en 1919
Henry Ford en 1919
Persona informo
Nomo Henry Ford
Dato de naskiĝo 30-a de julio 1863 [#]
Loko de naskiĝo Kantono Wayne [#]
Dato de morto 7-a de aprilo 1947 [#]
Loko de morto Dearborn [#]
Okupoj inventisto kaj entreprenisto
Aĝo je morto 83
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Henry FORD (naskiĝis la 30-an de julio 1863 ĉe Dearborn kaj mortis la 7-an de aprilo 1947) estis usona inventisto kaj entreprenisto, kiu fondis la aŭtomobilan konzernon Ford en Dearborn, Michigan kaj estis pioniro de la muntoĉena tekniko kaj de la amasproduktado.

Kvankam Ford ne inventis la aŭtomobilon aŭ la muntoĉenon,[1] li disvolvigis kaj fabrikis la unuan aŭtomobilon kiuj multaj mezklasaj usonanoj povis permesi al si aĉeti. Farinte tion, Ford konvertis la aŭtomobilon el multekosta kuriozaĵo en praktika ilo kiu tiom ŝanĝis la pejzaĝon de la 20a jarcento. Lia enkonduko de la aŭtomobilo Modelo T revoluciis transportadon kaj usonan industrion. Kiel posedanto de la entrepreno Ford Motor Company, li iĝis unu el la plej riĉaj kaj konataj personoj en la mondo. Oni atribuis al li la "Fordismon": nome amasproduktadon de malmultekostaj varoj kongrue kun altaj salajroj por la laboristoj. Ford havis tutmondan vidon, kun konsumismo kiel ŝlosilo por la paco. Lia intensa enĝaĝiĝo al sistema malaltigo de kostoj rezultis en multaj teknikaj kaj negocaj plinovigoj, kiaj la sistemo de franĉizoj kiu metis filiojn tra plej el Nordameriko kaj en ĉefaj urboj de ses kontinentoj. Ford lasis plej el siaj ampleksaj riĉaĵoj por la Ford Fondaĵo kaj aranĝis por ke lia familio kontrolu la kompanion permanente.

Krom la laboro en la aŭtomobila industrio, Ford ankaŭ engaĝiĝis en politiko. Por ekzemplo li estis pacisma dum la unuaj jaroj de la Unua Mondmilito, tio estas partiano ke Usono ne eniru en milito kontraŭ Germanio; tiukadre li estis ankaŭ antisemita, kiu publikigis kontraŭjudajn broŝurojn, pro kio li estis admirata de Adolfo Hitlero kaj ricevis premion de la Nazioj.[2]

Komenca vivo[redakti | redakti fonton]

Henry Ford naskiĝis la 30an de Julio, 1863, en farmo de Greenfield Township, Miĉigano.[3] Lia patro, William Ford (1826–1905), estis naskiĝinta en la Graflando Cork, Irlando, al familio kiu estis origine el Somerset, Anglio,[4] Lia patrino, Mary Ford (denaske Litogot) (1839–1876), estis naskiĝinta en Miĉigano kiel plej juna filo de belgaj enmigrantoj; ŝiaj gepatroj mortiĝis kiam ŝi estis infanino kaj ŝi estis adoptita de najbaroj, nome O'Herns. La idoj de Henry Ford estis Margaret Ford (1867–1938); Jane Ford (ĉ. 1868–1945); William Ford (1871–1917) kaj Robert Ford (1873–1934).

Lia patro donacis al li poŝhorloĝon kiam li estis ankoraŭ dekjarulo. Kiam li estis 15jaraĝa, Ford dismuntis kaj remuntis la horloĝpecojn de amikoj kaj najbaroj dekoj de fojoj, akirante reputacion de horloĝa reparisto.[5] Kiam li estis 20jaraĝa, Ford piediris kvar mejlojn al sia episkopala preĝejo ĉiun dimanĉon.[6]

Ford multe suferis kiam lia patrino mortiĝis en 1876. Lia patro esperis ke li finfine ekregu la familian farmon, sed li malamis la farmolaboron. Li poste skribis, "Mi neniam havis partikularan amon al la farmo — estis la patrino en la farmo kion mi amis."[7]

En 1879, Ford lasis sian hejmon por labori kile metilernanto de maŝinisto en Detroit, unua ĉe James F. Flower & Bros., kaj poste ĉe Detroit Dry Dock Co. En 1882, li revenis en Dearborn por labori en la familia farmo, kie li entuziasmiĝis por la funkciado de la Westinghouse portebla vapormotoro. Li estis poste dungita de Westinghouse por servi ties vapormotorojn. Dum tiu periodo Ford ankaŭ studis librotenadon ĉe la Negoclernejo Goldsmith, Bryant & Stratton en Detroit.[8]

Geedziĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Henry Ford en 1888
(aĝe 25)

Ford edziĝis al Clara Jane Bryant (1866–1950) la 11an de Aprilo, 1888, kaj eltenis sin pere de la farmo kaj regante segilejon.[9] Ili havis unu filon: Edsel Ford (1893–1943) kiu mortiĝis 49jaraĝa pro malsano.[10]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kvarciklo Ford.

En 1891, Ford iĝis inĝeniero ĉe Edison Illuminating Company. Post sia plialtiĝo al ĉefinĝeniero en 1893, li havis sufiĉan tempon kaj monon por dediĉi atenton al siaj personaj eksperimentoj pri benzinmotoroj. Tiuj eksperimentoj pintis en 1896 per la kompletigo de mem-pelita vehiklo kiun li nomigis Kvarciklo Ford. Li teste ŝoforis ĝin la 4an de Junio. Post variaj testoŝoforadoj, Ford serĉis vojojn por plibonigi la Kvarciklon.[11]

Ankaŭ en 1896, Ford partoprenis en kunsido de regantoj de Edison, kie li estis prezentita al Thomas Edison. Edison aprobis la eksperimentadon pri aŭtoj fare de Ford. Kuraĝigita de Edison, Ford desegnis kaj konstruis duan vehiklon, kompletigante ĝin en 1898.[12] Apogita per la kapitalo de la magnato de Detroit nome William H. Murphy, Ford rezignis el la Edison Company kaj fondis la Detroit Automobile Company la 5an de Aŭgusto, 1899.[12] Tamen, la aŭtomobiloj tie produktitaj estis de pli malalta kvalito kaj de pli alta prezo ol Ford volis. Finfine la kompanio ne estis sukcesa kaj estis dissolvita en Januaro 1901.[12]

Henry Ford stare ĉe la unua aŭto de Barney Oldfield en 1902.

Kun la helpo de C. Harold Wills, Ford desegnis, konstruis, kaj sukcese ŝoforis 26-ĉevalan aŭtomobilon en Oktobro 1901. Danke al tiu sukceso, Murphy kaj aliaj investistoj en la Detroit Automobile Company formis la Henry Ford Company la 30an de Novembro 1901 kun Ford kiel ĉefinĝeniero.[12] En 1902, Murphy dungis Henry M. Leland kiel konsultanto; Ford, reage, lasis la kompanion kiu portis sian nomon. Kiam Ford foriris, Murphy renomigis la kompanion kiel Cadillac Automobile Company.[12]

Formante teamon kun iama kurbiciklisto Tom Cooper, Ford ankaŭ produktis la kuraŭton de 80+ ĉevalenergio "999" kiun Barney Oldfield kondukos al la venko en konkurenco en Oktobro 1902. Ford ricevis la financan apogon de malnova konatulo, Alexander Y. Malcomson, nome karbokomercisto de la areo de Detrojto.[12] Ili formis partnerecon, "Ford & Malcomson, Ltd." por fabriki aŭtojn. Ford eklaboris por desegni malmultekostan aŭtomobilon, kaj tiu duo luis fabrikon kaj kontraktis kun maŝinvendejo posedata de John kaj Horace E. Dodge por liverado de 160,000 dolarojn en partoj.[12] Vendoj estis malrapidaj, kaj okazis krizo kiam la fratoj Dodge petis pagon pro sia unua monsendo.

Ford Motor Company[redakti | redakti fonton]

Henry Ford kun Thomas Edison kaj Harvey Firestone. Fort Myers (Florido), 11a de Februaro, 1929.

Reage, Malcomson allogis alian grupon de investistoj kaj konvinkis la fratojn Dodge akcepti parton de la nova kompanio.[12] Ford kaj Malcomson estis rekunigitaj kiel la Ford Motor Company en la 16a de Junio, 1903,[12] kun kapitalo de 28,000 dolaroj. La originaj investistoj estis Ford kaj Malcomson, la fratoj Dodge, la onklo de Malcomson nome John S. Gray, la sekretario de Malcolmson nome James Couzens, kaj du advokatoj de Malcomson, nome John W. Anderson kaj Horace Rackham. Ford tiam montris nove desegnita aŭton sur la glacio de la Lago Sankta Claire, ŝoforante 1 mejlon (1.6 km) en 39.4 sekundoj kaj atingante novan rapidan rekordon je 91.3 mejloj por horo (146.9 kilometroj por horo). Konvinkita per tiu sukceso, la kurŝoforo Barney Oldfield, kiu nomigis tiun novan modelon Ford "999" honore al la plej rapida lokomotivo tiama, portis la aŭton tra la tuta lando, kio faris la markon Ford konata tra tuta Usono. Ford ankaŭ estis unu el la fruaj financantoj de Indianapolis 500.

Modelo T[redakti | redakti fonton]

1925 Ford "New Model" T Tudor Sedan.

La Modelo T estis enkondukita en la 1a de Oktobro, 1908. Ĝi havis la stir-radon maldekstre, kion ĉiu alia kompanio tuj kopiis. La tuta motoro kaj transmisio estis enmetita; la kvar cilindroj estis fanditaj en solida bloko; la suspensio uzis du duon-elipsajn risortojn. La auto estis tre simple ŝoforebla, kaj facile kaj malmultekoste riparebla. Ĝi estis tiom malmultekosta je 825 dolaroj en 1908 (21,730 dolaroj de 2016; la prezo falis ĉiun jaron) ke dum la 1920-aj jaroj, majoritato de usonaj ŝoforoj estis lernintaj ŝofori la Modelon T.[13]

Ford kreis enorman reklaman maŝinon en Detrojto por sekurigi ke ĉiu gazeto rakontu historiojn kaj publikigu reklamaĵojn pri la nova produkto. La reto de Ford de lokaj liveristoj faris la aŭton videbla en preskaŭ ĉiu urbo de Nordameriko. Kiel sendependaj liveristoj, la franĉizoj kreskis kaj publikigis ne nur Ford sed ankaŭ la koncepton de aŭtomobilado; lokaj aŭtokluboj disvastigis la modon por helpi novajn ŝoforojn kaj kuraĝigis esplori la landon. Ford emis ĉiam vendi al farmistoj, kio ŝajnigis kvazaŭ la vehiklo estas komerca aparato por helpi sian negocon. Vendoj multobliĝegis — kelkaj jarojn atingis 100% el la gajnoj de la antaŭa jaro. Ĉiam serĉe de pli efikaj kaj malaltaj kostoj, en 1913 Ford enkondukis la moveblajn muntozonojn en siaj fabrikoj, kio permesis enorman pliiĝon en la produktado. Kvankam al Ford oni atribuas often la ideon, tiutempaj fontoj indikas ke la koncepto kaj ties disvolviĝo venis el dungitoj Clarence Avery, Peter E. Martin, Charles E. Sorensen kaj C. Harold Wills.[14]

Forda muntoĉeno, 1913.

Vendoj superis 250,000 en 1914. Ĉirkaŭ 1916, ĉar la prezo falis al 360 dolaroj por la baza veturaŭto, la vendoj atingis 472,000.[15] (Uzante la konsumpreza indico, tiu prezo estis ekvivalenta al 7,828.08 da dolaroj de 2015.)

Ĉirkaŭ 1918, duono de ĉiuj aŭtoj en Usono estis de Modelo T. Ĉiuj novaj aŭtoj estis nigraj; ĉar Ford skribis en sia membiografio, "Ajna konsumanto povas havi aŭton farbita je ajna koloro kiun li volas kondiĉe ke ĝi estu nigra".[16] Ĝis la disvolvigo de la muntoĉeno, kiu postulis nigran koloron pro ties pli rapida sekigtempo, la aŭtoj de Modelo T estis disponebla ankaŭ en aliaj koloroj, kiaj ruĝa. La desegno estis fervore helpita kaj defendata de Ford, kaj la produktado pluis tiom malfrue kiom ĝis 1927; la fina totala produktado estis 15,007,034. Tiu rekordo restis dum la venontaj 45 jaroj. Tiu rekordo estis atingita en 19 jaroj el la enkonduko de la unua Modelo T (1908).

Prezidento Woodrow Wilson petis al Ford kandidatiĝi kiel demokrato por la Usona Senato el Miĉigano en 1918. Kvankam la lando estis en milito, Ford kandidatiĝi kiel porpaca kandidato kaj forta subtenanto de la proponita Ligo de Nacioj.[17] Ford estis venkita en disputata elekto fare de la respublikana kandidato, Truman Newberry, iama Usona Sekretario de la Ŝiparmeo.

Henry Ford donis la prezidenteco de la Ford Motor Company al sia filo Edsel Ford en Decembro 1918. Henry retenis finan decidaŭtoritaton kaj foje elpostenigis sian filon. Henry startigis alian kompanion, Henry Ford kaj Filo, kaj organizis spektaklon por translokigi sin kaj siajn plej bonajn dungitojn al la nova kompanio; la celo estis timigi la restintajn malemajn akciulojn de la Ford Motor Company por vendi siajn akciojn al li antaŭ ili perdos plej el sia valoro. (Li estis determinata havi tutan kontrolon super strategiaj decidoj.) La ruzaĵo funkciis, kaj Henry kaj Edsel aĉetis ĉiujn restantajn akciojn el la aliaj investantoj, tiele havigante al la familio la tutan posedon de la kompanio.[18]

Ĉirkaŭ la mezo de la 1920-aj jaroj, vendoj de la Modelo T ekmalpliiĝis pro la kreskanta konkurenco. Aliaj aŭtofabrikantoj proponis pagoplanojn pere de kiuj konsumantoj povus aĉeti aŭtojn, kiuj kutime inkludis pli modernajn mekanikajn trajtojn kaj stilon ne disponeblajn ĉe la Modelo T. Spite urĝemo fare de Edsel, Henry malakceptis enkonduki novajn trajtojn en la Modelon T aŭ por formi konsumantan kreditoplanon.[19]

Modelo A kaj posta kariero de Ford[redakti | redakti fonton]

Ford Modelo A.

Ĉirkaŭ 1926, malpliiĝintaj vendoj de la Modelo T finfine konvinkis Henry fari novan modelon. Li entreprenis la projekton kun granda elano de teknika sperteco en la desegno de la motoro, ĉasio, kaj de aliaj mekanikaj necesaĵoj, dum lasis la kadran desegnon al sia filo. Edsel ankaŭ sukcesis venki la dekomencajn objektojn de sia patro por la inkludo de glit-ŝanĝa transmisio.[20]

La rezulto estis la sukcesa Ford Modelo A, enkondukita en Decembro 1927 kaj produktita laŭlonge de 1931, kun totala produkto de pli ol 4 milionoj. Sekve, la kompanio Ford adoptis ĉiujaran modelon de ŝanĝosistemo simila al tiu ĵus pionirita fare de lia konkureco General Motors (kaj ankoraŭ uzata de aŭtofabrikantoj nuntempe). Ĝis la 1930-aj jaroj Ford ne superis sian objekton al financaj kompanioj, kaj la kompanio posedata de Ford nome Universal Credit Corporation iĝis grava aŭto-financa operacion.[21]

Ford ne kredis en libro-tenistoj; li amasigis unu el la plej grandaj riĉaĵoj de la mondo sen ke sia kompanio estu aŭditata dum lia administrado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Life of Henry Ford. Alirita 28a de Novembro 2013.
  2. Baldwin, N. (2001). Henry Ford and the Jews. New York: Public Affairs.
  3. www.hfmgv.org The Henry Ford Museum: The Life of Henry Ford
  4. The history of Ford in Ireland Family Crest and Name History.
  5. Ford, My Life and Work, 22–24; Nevins kaj Hill, Ford TMC, 58.
  6. Evans, Harold "They Made America" Little, Brown and Company. New York
  7. Ford, My Life and Work, 24; Edward A. Guest "Henry Ford Talks About His Mother," American Magazine, Julio 1923, 11–15, 116–120.
  8. WATTS, Steven. (2006) The People's Tycoon: Henry Ford and the American Century. Random House, Inc., p. 28.
  9. "Widow of Automobile Pioneer, Victim of Coronary Occlusion, Survived Him Three Years".
  10. "Edsel Ford Dies in Detroit at 49. Motor Company President, the Only Son of Its Founder, Had Long Been Ill.".
  11. The Showroom of Automotive History: 1896 Quadricycle
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 12,6 12,7 12,8 Ford R. Bryan, "The Birth of Ford Motor Company", Henry Ford Heritage Association, alirita la 20an de Aŭgusto, 2012.
  13. Richard Bak, Henry and Edsel: The Creation of the Ford Empire (2003) pp 54–63
  14. Nevins (1954) 1:387–415
  15. Lewis 1976, pp 41–59
  16. Ford & Crowther 1922, p. 72.
  17. Watts, pp 243–48
  18. Nevins kaj Hill (1957) vol 2
  19. Nevins kaj Hill (1957) 2:409-36
  20. Sorensen 1956, p. 223.
  21. Nevins and Hill (1957) 2:459-78

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]